La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa [Norda Markolo]? separas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de [Jakobo I]? de Anglio (1603- 1625), multaj Protestantaj? setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la Protestantoj festas "Oranĝan-Tagon," ĉar je la 12a de julio, 1690, en Britio, la Protestanta armeo de [William de Orange]? venkis la Katolikan armeon de [Jakobo II]?.
En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe Katolika? Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la Protestantoj kaj la Romaj Katolikoj. La Katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon.
Belfasto? (300.000) estas la ĉefurbo.