[Hejmen]La Dekologo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
La Dekologo, aŭ Dek Ordonoj, de Moseo estas la bazamoralo de judismo kajkristanismo. La jena teksto estas deEliro 20:1-17 dela Biblio kaj la nombrado de la ordonoj estas deAŭgusteno :
    Kaj Dio diris ĉiujn sekvantajn vortojn:

    1. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭsur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kajne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu lamalbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacio?jĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantojkaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
    2. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo nelasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
    3. Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagojlaboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de laEternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek viafilino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo,kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis laĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepatago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon sabatan kaj sanktigisĝin.
    4. Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivosur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
    5. Ne mortigu.
    6. Ne adultu.
    7. Ne ŝtelu.
    8. Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
    9. Ne deziru la edzinon de via proksimulo.
    10. Ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian sklavon, nek liansklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al viaproksimulo.

La biblia teksto estas sen nombrado. Katolikoj uzas la ĉisuprannombradon de Aŭgusteno, dum protestantanoj kombinas Ordonojn #9 kun #10kaj starigas la ordonon kontraŭ idoloj kiel #2.

La Dekologo ankaŭ aperas je Readmono5:6-21 .

Jesuo Kristo resumis (enMateo? 22:37-40) laordonojn (kaj, fakte, la tutan Biblion) tiele:<ol>

  1. Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tutaanimo kaj per via tuta menso.
  2. Amu vian proksimulon kiel vin mem.

La unua resumas Ordonojn #1-3 (devoj al Dio) kaj la dua Ordonojn #4-10(devoj al homoj).


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita December 6, 2001 5:57 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: