[Hejmen]Kontinentoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 3-a revisio:
Geografio > Kontinentoj
Kontinentoj estas grandaj masivoj de la tera ŝelo, kiujn la oceanoj disigas unu de alia kaj kiujn oni povas trapasi, ne transirante maron. Rimarko: la termino “Kontinento” devenas de “Terre Continente”, t.e. seninterrompa tero.

Ili grandparte altiĝas super la marnivelo, dume periferioj (kontinetbretoj) troviĝas sur ĝi. Kontinentojn karakterizas t.n. kontinenta tipo de terkrustaranĝo je profundo de 35-70 km kun granito-metamorfa tavolo.

En nuntempa geologia epoko ekzistas kontinentoj: (1) Eŭrazio, (2) Nord-Ameriko, (3) Sud-Ameriko, (4) Afriko, (5) Aŭstralio, (6) Antarkto.

Malgraŭ la ĝusta difino de la termino “kontinento”, en multaj landoj oni konsideras ilian nombron diverse: 5, 6, 7. Iuj pensas ke Eŭropo kaj Azio estas memstaraj kontinentoj, kaj iuj, du aliajn kontinentojn Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko traktas kiel unu kontinenton.

Jen komparaj ampleksoj de ĉiuj mondopartoj laŭ la surfaco (mln kv.km):

Mondparto Surfaco
mln kv.km
Av. alteco
m
Maks. alteco
m
Eŭrazio?54,6 840 8848
- Azio 44,4 950 8848
- Eŭropo 10,2 300 4807
Ameriko 42,5 650 6960
- Nord-Ameriko 24,2 - 6193
- Sud-Ameriko 18,3 - 6960
Afriko 29,9 750 5895
Antarkto 13,9 2200 5140
Oceanio 8,9 340 5029


Nombro de kontinentoj

En diversaj lokoj de la mondo, homoj lernas malsame pri la nombro da kontinentoj. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo, homoj pensas ke ekzistas 7 kontinentoj: Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Afriko, Eŭropo, Azio, Aŭstralio kaj Antarkto. En Sud-Ameriko, ili pensas ke ekzistas 6 kontinentoj: Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko estas nur unu (Ameriko). En Azio, ili pensas ke ekzistas 5: ili ne konsideras ke Antarkto estas kontinento.

Vd. ankaŭ Nomoj de Kontinentoj


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita March 20, 2002 8:32 pm by 213.157.195.xxx (diferencoj)
Serĉu: