[Hejmen]Johano Lokeo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Johano LOKEO (1632-1702) (angle, John Locke, [Ĝan Lak]) estis angla filozofo kiu disvolvigis kaj popularigis la bazan politikan filozofion de moderna demokratio. Lokeo ankaŭ fondis la skolon de brita empiriismo, kiu staris kontraŭ la de racionalismo, fondinte de Kartezio.

Filozofio de Demokratio

La revoluciistoj kiuj fondis Usonon uzis la ideojn de Lokeo. Por deklari la sendependecon de Usono for de Britio, Thomas JEFFERSON skribis la jenon, trafe kaj koncize resuminte la politikan filozofion de Lokeo (la dika tipo kaj numeroj estis aldonitaj de mi):

Ni supozas ĉi tiujn verojn esti memevidentaj:

  1. ke ĉiu homo estas kreinta egala,

  2. ke ili estas dotitaj de sia Kreinto kun iuj nealiproprigeblaj rajtoj, ke inter ĉi tiuj estas vivo, libereco kaj la kurado post feliĉeco;

  3. ke por teni ĉi tiujn rajtojn, registaroj estas starigitaj inter homoj, haviĝante siajn justajn potencojn de la konsento de la regitoj;

  4. ke kiam iu ajn formo de registaro fariĝas detruema al ĉi tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ renversi ĝin kaj starigi novan registaron, kuŝante ĝian fundamenton sur tiaj principoj, kaj organizante ĝiajn potencojn en tian formon kiu ŝajnas al ili la plej probable efiki sian sekurecon kaj feliĉon.

- Thomas JEFFERSON, "La Deklaracio de Sendependeco", 1776

Lokeo kredas ke homo estas nature bona, racia, tolerema kaj egala, ke li celas esti feliĉa kaj racie komprenas ke si devas pace kunlabori kun aliaj por prosperi. La nune tipa burĝa kredo. En tio, Lokeo staris kontraŭ Hobeso, kiu supozas ke homo estas nature perforte egoisma. Tial la politiko de Lokeo estas multe pli libera ol la de Hobeso. Kie Hobeso donas ĉiun rajton al la registaro kaj neniun al la popolo (kies prauloj fordonis siajn rajton por gajni pacon kaj socian ordon), Lokeo donas al la popolo, al la individuo la rajton de "vivo, sano, libereco kaj posedaĵo", donante al la registaro la minimume necesan rajton kaj potencan por gardi tian rajton. Plue, laŭ Lokeo registaro estas bazita sur la konsento de la regitoj, t.e., la popolo. Tial se la registaro detruas ilian liberecon, la popolo rajtas renversi la registaron. La registaro ile servas la popolon, ne inverse. Al Hobeso (kiu vidis Brition ŝiritan de enlanda militio), la grava danĝero estis socia malpaco kaj ĥaoso, sed al Lokeo ĝi estis tiraneco kaj la perdo de libereco. La fondintoj de Usono konsentis kun Lokeo.

Se Lokeo estas la baptopatro de moderna, liberala demokratio, Hobeso estas la de la banana respubliko?.

Lokeo kredas ke registaro devas gardi la posedaĵon kaj rajton al posedaĵo de siaj civitanoj (laŭ Lokeo, tio estas la ĉefa celo de registaro) tiel, ke homo povas ĝui la frukton de sia laboro en paco. La registaro ankaŭ devas gardi liberecon de religio -- escepte de katolikismo kaj ateismo.

Lokeo ankaŭ diris ke registaro bezonas sistemon de bridoj kaj saldoj por gardi liberecon kaj gardi kontraŭ tiraneco. Tia sistemo estas konstruis en la konstitucion de Usono.

En la jarcento XVIII, Adam Smith, skota ekonomikisto, poste klarigis kiel tia lokea socio povus funkcii ekonomike per libera merkato, t.e., kapitalismo?. Sed la ideo ke la ekonomio? funkcius pli bone sen registara regado devenas de Lokeo.

Poste, en la jarcento XIX, la brita filozofo Mill? disvolvigis la politikon de Lokeo pri demokratio, socio kaj libereco.

Lokeo klarigis sian politikon en la verko Second Treatise of Government ("Dua Traktaĵo pri Registaro?") en 1690.

La unua, malpli fama traktaĵo, parenteze, argumentas kontraŭ la ideo ke la rajto de reĝo al regado devenas de Dio. Hobeso ankaŭ argumentis kontraŭ tio. Dum ambaŭ Hobeso kaj Lokeo konsentis ke tia rajto devenas de la popolo, Hobeso diras ke la rajto estis fordonita por ĉiam, dum Lokeo diras ke ĝi estas retenabla.

Filozofio de Empiriismo

Lokeo ankaŭ filozofis pri la naturo de homa scio. En sia tago, la regnanta skolo estis la de Kartezio, racionalismo, kiu diris, ke la bazo de homa scio estas racio kaj iuj denaskaj ideoj. Lokeo malkonsentis kaj fondis novan skolon: empiriismo. Laŭ Lokeo, ne ekzistas iu ajn ideo en la menso je nasko; anstataŭ la menso estas tabula rasa aŭ tabelo blanka. La tabelo malblankiĝas kiam la menso ricevas sentopremon kaj el tiu eltiras ideojn per racio.

Kie Kartezio diris

Lokeo diris

Aristotelo, por komparo, diris antaŭ 2000 jaroj:

kaj en la jarcento XIII, Akvino diris:

kie aksiomo estas antaŭsupozita, memevidenta aserto, sama kiel tiuj en la komenco de Eŭklido. Ĉu tia aksiomo estas denaska ne interesis Aristotelon, kiu ne amplekse filozofis pri la internaĵoj de la menso.

Poste la samskolanoj Berkeley? kaj Humo disputis kontraŭ Lokeo pri la naturo de homa scio.

Lokeo klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri Homa Kompreno") en 1690.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita December 6, 2001 11:03 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: