Geografio >
Eŭropo >
Balkana Duoninsulo > Grekio
greke
Ellas
Lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea?, Ionia? kaj Mediteranea? maroj.
- Landkodo: GR.
- E-nomo: [a] Grekujo, Greklando; [o] Greka Respubliko.
- Nacia nomo: Elliniki Dimukratia.
- Naturo: la plej granda insulo estas Kreto, la plej alta pinto monto Olimpo (2.917 m).
- Areo: 131.900 kv.km.
- Politika sistemo: demokratia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento [Konstantinos STEPHANOPOULOS]?.
- Ĉefurbo: Ateno? (3.027 mil).
- Urboj: Saloniko? (706 mil), Patraso? (155 mil), Iraklion? (111 mil).
- Adm. divido: 10 regionoj kaj 52 nomoj (provincoj).
- Loĝantaro: 10.467 mil (1995), inter ili grekoj - 95,6%, makedonoj - 1,5%.
- Ŝtatlingvo: greka.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
- Eksporto: vesto, olivoleo?, frukto?, tabako?, naftoproduktoj.
- GNP: totala - 122 mlrd $; pokapa - 8.210$.
- Monunuo: Eŭro EUR (= 100 cendoj)
- Organizoj: UNO (1945), NATO?, EU
- Historio: en 1829 Grekio akiris sendependecon de Osmana Imperio, sed ĝin sekvis tuta vico de politikaj renversoj kaj militaj diktaturoj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.
- Heredaĵo: [Apolona templo]?, Delfo?, [Atena Akropolo]?, [Atona monto]?, insulo kaj urbo Rodoso?, Olimpio?, Kreto?; grekaj eposoj - Iliada? kaj Odisea? (VIII jc a.K.).