Giotto di Bondone (
1267-
1337) estis itala pentristo
? de Florenco
? de la
14-a jarcento. Li estis la
unua genia pentristo de la
Renesanco. Li pentris sen la scio pri
perspektivo kaj anatomio de la Alta Renesanco, sed pentris homojn kaj
bestojn naturalisme kaj trafe kaptis emocion, liberiginte la Okcidenton
? de
la bizancan stilon de pentrado. "Li tradukis la arton de pentrado el la
greka en la latinan". Kie la bizanca stilo emfazis la dian kaj idealan,
Giotto emfazis la homan kaj naturan, kvankam lia temo ĉiam estis religia.
Li plejparte pentris freskojn por preĝejoj. Li pentris bildarojn, kiuj
rakontas pri la vivoj de Jesuo Kristo kaj de
sanktuloj kristanaj -- Sankta Francisko de
Assisi, Sankta Maria kaj aliaj. Ekzemple,
La Subiro de la Kruco, La Funebro de Kristo kaj
La Ĉieliro estas de la bildaro pri Jesuo Kristo.
Giotto estis studento de Cimabuo. Multaj imitis Giotto, sed
neniu itala pentristo povis preterpasi lin ĝis la 15-a jarcento, kiam
Masaccio teknike disvolvigis la stilon de Giotto.
Giotto ankaŭ estis arktektisto kaj arkitektis la faman
kampanilon de Florenco en 1334?.
Danto estis lia amiko.
/Priparolu?