[Hejmen]Denaro

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa aŭtora revizio) (granda ŝanĝo, malgranda ŝanĝo)

Ŝanĝis: 12c12
3,28 euroj
3,28 eŭroj

Ŝanĝis: 67c67
euro 0,3313 d
euxro 0,3313 d

Ŝanĝis: 72c72
Tial la euro estas cxirkaux unu triono da denaro. Cxar la denaro ne estas
Tial la eŭro estas cxirkaux unu triono da denaro. Cxar la denaro ne estas

Aldoniĝis: 146a147
guldeno 30 d (nederlanda, jc XVII) 3,5 g da oro

Ŝanĝis: 161c162
euro 0,33 d (euxropa, 2001) -
exuro 0,33 d (euxropa, 2001) -

Ŝanĝis: 202c203
  • La solido (13,5 d) farigxis la sxilingo en Britio, la sou
  • La solido (13,5 d) farigxis la sxilingo en Britio, la sou

  • Ŝanĝis: 207,208c208,209
    livre en Francio, la lira Italio kaj la floreno en
    Florenco.
    livre en Francio, la lira Italio kaj la floreno en
    Florenco?.

    Ŝanĝis: 212,215c213,216
    En la jarcento XIII, Italio properis kaj bezonis moneron pli
    valoran ol la argxenta denaro. Tial Florenco eldonis la florenon kaj
    Venecio la dukaton. Ambaux moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste
    Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la
    En la jarcento XIII, Italio prosperis kaj bezonis moneron pli
    valoran ol la argxenta denaro. Tial Florenco? eldonis la florenon kaj
    Venecio? la dukaton. Ambaux moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste
    Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la

    Ŝanĝis: 261c262
    valuton. Tial nova valuto, la euro, estis enkondukita en la fina
    valuton. Tial nova valuto, la eŭro, estis enkondukita en la fina

    Denaro (simbolo: d) estis arĝenta monero kiu estis la ĉefa monero en la Okcidento inter jarcentoj I kaj XIII. Ĝi ankaŭ estas unuo de mono uzata en la enciklopedio, kies valoro estas ĉirkau:

    Nuntempe ĝi estas 2,92 dolaroj?, 3,28 eŭroj aŭ 364 jenoj?. Vidu ankaŭ ĝian [nunan valoron] laŭ la ĉefaj valutoj.

    Vidu sube por la preciza difino.

    La simbolo por la denaro estas d. La denaro uzas metrajn prefiksojn:

    simbolo nomo ekzemplo
    md milidenaro 1000 md = 1 d
    d denaro  
    kd kilodenaro 1000 d = 1 kd
    Md megadenaro 1 milionoj d = 1 megadenaro
    Gd gigadenaro 1000 Md = 1 gigadenaro
    Td teradenaro 1000 Gd = 1 teradenaro

    Sed la preciza difino de la valoro en usonaj dolaroj estas:

    d = m / e

    kie e estas la energio konsumita de la usona ekonomio? dum unu jaro, esprimita en ŭatoj (W), kaj m estas la valoro de tiu ekonomio (la GDP) dum la sama jaro, esprimita en dolaroj. Tial la denaro estas la valoro de unu ŭato de ekonomia agado dum unu jaro.

    Ekzemple, dum la jaro 1995, Usono konsumis 95,95 eksaĵulojn da energio -- t.e., 3042,5 gigaŭatoj -- kaj produktis 7400,5 gigadolarojn da produktoj kaj servoj. Tial la valoro de la denaro en usonaj dolaroj en 1995 estis m / e = 7400,5 / 3042,5 = $2,43. Alivorte, la valoro de la dolaro en 1995 estis 0,4111 denaroj.

    Laŭ tio, la valoro de la tri ĉefaj valutoj de la mondo je januaro 2001 estis:

        euxro         0,3313   d
        dolaro        0,3489   d
        jeno          0,003049 d
    

    Tial la eŭro estas ĉirkaŭ unu triono da denaro. Ĉar la denaro ne estas uzita de iu ajn nacio, ĝia valoro ne suferis pro inflacio?. Vidu la paĝo?n pri valuto por sciiĝi pri ĝia nuna valoro laŭ la senĉese ŝanĝantaj naciaj valutoj.

    Por tempoj antaŭ 1914, la difino de la denaro estas:

    d = valoro de 115,5 mg da oro

    Tial la prezo de oro antaŭ 1914 estis ĉiam, laŭ difino, 8,658 d/g.

    Laŭ tio, la prezo de 1 gramo da arĝento:

        jaro       valoro      Ag/Au   loko
        ---------------------------------------------------
        2000       0,057 d     57,7    Britio
        1900       0,54  d     16,0    Britio
        1800       0,58  d     15,0    Usono
        1700       0,58  d     15,0    Francio
        1600       0,72  d     12,0    Francio
        1500       0,72  d     12,0    Francio
        1400       0,72  d     12,0    Francio
        1300       0,87  d     10,0    Francio
        1200       0,72  d     12,0    Francio
        1100       0,72  d     12,0    Francio
        1000       0,72  d     12,0    Francio
         500       0,62  d     14,0    Konstantinopolo
           1       0,72  d     12,0    Romo
        -500       0,64  d     13,5    Lidio
       -1000       0,87  d     10,0    -
    
    

    La prezo de arĝento falis post la eltrovo de arĝento en Ameriko de la hispanoj en la jarcento XVI, kaj falis multe pli rapide post la eltrovoj en Nordameriko en la jarcentoj XIX kaj X.

    La valoro de iuj historiaj unuoj de mono:

    
    
        valuto      valoro    lando/jc              kvanto da metalo
    
        siklo         7,2  d  (babilona, jc -VI)    8,37 g da argxento
        siklo        12,1  d  (hebrea,   jc -VI)   14,1  g da argxento
        siklo         4,8  d  (persa,    jc -V)     5,57 g da argxento
        dariko       72    d  (persa,    jc -V)     8,3  g da oro
    
        talanto   16600    d  (atena ,   jc -V)     25800  g da argxento    
        drahxmo       2,77 d  (atena,    jc -V)     4,325  g da argxento
        obolo         0,46 d  (atena,    jc -V)     0,7208 g da argxento
    
    
        statero      69    d  (macedona, jc -III)   8 g da oro
    
        denaro        2,75 d  (romana,   jc -III)   3,89 g da argxento  98,0%
        pura
        denaro        2,27 d  (romana,   jc  I)     3,36 g da argxento  93,5%
        pura
        denaro        0,01 d  (romana,   jc  III)
    
        solido       38    d  (bizanca,  jc VII)    4,4 g da oro   
        dinaro       38    d  (araba,    jc VII)    4,4 g da oro   
    
        denaro        1,12 d  (angla,    jc  IX)    1,555 g da argxento
    
        floreno      30    d  (florenca, jc XVI)    3,5 g da oro
        dukato       30    d  (venecia,  jc XVI)    3,5 g da oro
        guldeno      30    d  (nederlanda, jc XVII) 3,5 g da oro
    
        ekuo         17,0  d  (franca,   jc XVIII) 29,5 g da argxento
        peso         15,6  d  (hispana,  jc XVIII) 27,0 g da argxento
    
        dolaro       13,03 d  (usona,    jc XIX)    1,50465 g da oro
        rupio         6,8  d  (hinda,    jc XIX)   11,7     g da argxento
        franko        2,51 d  (franca,   jc XIX)    0,29032 g da oro
    
        pundo        63,39 d  (brita,    jc XIX)    7,322   g da oro
        sxilingo      3,17 d  (brita,    jc XIX)    0,3661  g da oro
        penco         0,26 d  (brita,    jc XIX)    0,03051 g da oro
    
        pundo         0,51 d  (brita,    2001)      -
        dolaro        0,35 d  (usona,    2001)      - 
        exuro         0,33 d  (euxropa,  2001)      -
        jeno          0,0030 d (japana,  2001)      -
    

    La talanto ne estis efektiva monero, sed nur unuo de mono. La talanto kaj siklo originale estis babilonaj unuoj de pezo. La babilona siklo estis 8,37 g, la hebrea 14,1 g kaj la persa 5,57 g. La draĥmo kaj denaro ankaŭ originale estis unuoj de pezo: la draĥmo estis 4,29 g, la denaro estis 3,89 g. La grekoj difinis la draĥmon kiel unu 6000-ono da talanto. La araba denaro (dinar) estis 4,2 g.

    La arĝento en la romana denaro grade malaperis: en -211 ĝi enhavas 3,9 g da arĝento (2,75 d), sed je 270, ĝi enhavas preskaŭ neniom da arĝento. Je 304 la denaro valoris nur 0,01 d.

    La denaro estis la monero, kiun Kristo uzis (ekzemple, en la parabolo de Mateo? 20:1-16 kaj la monero kun la bildo de Cezaro en Mateo 22:15-22).

    En la jarcento VIII, Karlo la Granda restarigis la denaron kiel 1,555 g da arĝento (1,12 d). 12 tiaj denaroj = 1 solido, 24 solidoj = 1 pundo. La arĝenta denaro estis la ĉefa monero de okcidenta Eŭropo ĝis la jarcento XIII. Fakte, la vorto por mono en la hispana (dinero) kaj la portugala (dinheiro), devenas de la denaro.

    En la jarcento XIII, Italio prosperis kaj bezonis moneron pli valoran ol la arĝenta denaro. Tial Florenco? eldonis la florenon kaj Venecio? la dukaton. Ambaŭ moneroj havis 3,5 g da oro (30 d). Poste Nederlando faris la oran guldenon (floris jc XVII) kaj Britio la oran pundon (63 d, floris jc XIX).

    La taler estis granda arĝenta monero de Germanio (1450-1600), kiu enhavis 25-30 g da arĝento (14-17 d). Ĝi farĝis la dolaropeso, la ĉefa monero de al hispana imperio? (1500-1900), kiu enhavis 27 g da arĝento (15,6 d). Ĝi estis la ĉefa havebla monero en Nordameriko, tial ĝi fariĝis la valuto de Usono. En 1834 la usona dolaro enhavis 24,05 g da arĝento (13,0 d). Por facila kalkulado, la usona dolaro estis difinita kiel 100 pencoj, tial la usona penco (0,14 d) estis simila en valoro al la brita duonpenco (0,13 d).

    En Britio en la jarcento XIX, la krono estis 5 ŝilingoj aŭ 15,9 denaroj kaj la gvineo (angle, guinea) estis 21 ŝilingoj aŭ 66,7 denaroj.

    En la jarcento X, pro la mondmilitoj, papera mono ne jam estis subtenita de oro kaj arĝento. Tra la jarcenton, la valoro de la pundo kaj la dolaro rapide falis. Tiele en 2000, la valoro de la papera dolaro nur estis 0,35 denaroj aŭ $0,03 laŭ la arĝenta dolaro de la jarcento XIX. La pundo, kiu plejparte estis 60-65 denaroj inter 1650 kaj 1900, estis nur 0,54 denaroj je 2000, aŭ malpli 1% da la malnova pundo, falinte multe pli rapide ol la denaro sub la romanoj.

    La usona dolaro tra la jarcento X:

        jaro       valoro       inflacio
        ---------------------------------
        2000       0,3543  d    
        1990       0,4846  d     3,1 %
        1980       0,9355  d     6,4 %   
        1970       2,1822  d     8,4 %   1973:    prezo de petrolo triobligxis
        1960       2,8525  d     2,6 %   1965-73: milito en Vjet-Namo
        1950       3,9341  d     3,2 %   
        1940       8,00    d     6,9 %   1941-45: mondmilito
        1930       8,25    d     3,1 %
        1920       7,21    d    -1,4 %   1929:    ekonomia falego
        
    

    Papera mono (mono sen la subteno de metalo) ne nur rapide falis en valoro, sed la valoro por interŝanĝo senĉese kaj freneze variis, kio subpremis la interkomercon de Eŭropo, kie ĉiu nacio havis sian propran valuton. Tial nova valuto, la eŭro, estis enkondukita en la fina jaro de la jarcento, 1999.

    Iuj prezoj kaj valoroj esprimitaj en denaroj:

       12,6 Td   monda ekonomio
        3,2 Td   usona ekonomio    
    
       59,1 Gd   GM     (enspezo, 1999)
       36,9 Gd   Exxon  (enspezo, 1999)
       36,5 Gd   Toyota (enspezo, 1999)
       25,1 Gd   la ricxo de Bill GATES (2001,02,06)
    
        2   Gd   meti unu homon sur la Luno
    
      300+  Md   la ricxo de Steven SPIELBERG (1995)
      140   Md   la ricxo de Oprah WINFREY (1995)
    
       20,8 Md   la domo de Bill GATES (1998)
       13   Md   Codex Leicester, notolibro de Leonardo (ankaux la posedajxo de
                   Bill GATES)  
    
       13   Md   Michael JORDAN (enspezo, 1994)
    
       55,0 kd   nova domo (1970-95, Usono)  
       10,6 kd   meza salajro de usonano
    
       20   kd   BMW
       5-15 kd   nova auxto
    
    500-1000 d   persona komputilo
    
         330 d   fridujo
         250 d   monata luprezo (Novjorko)
         135 d   televido
          80 d   fotilo
          10 d   cxemizo, robo, libro
         1-2 d   magazino
    

    /Priparolu


    Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
    Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
    Laste redaktita January 8, 2002 9:55 am by Stefano KALB (diferencoj)
    Serĉu: