Kuireco > Teo
Preparado
Verda teo estas
teo kiu spertis specialan traktadon. Post la rikolto, la folioj estas varmigitaj por forigi akvon. Sekve, la folioj estas metitaj en metala marmito kaj varmigitaj ĝis 90°C por sekigi ilin.
Dum la du varmadoj, la folioj povas esti ruligitaj (mane aŭ maŝine) en streĉa bulo. Post la sekigo, tio faros "kanonpulvan teon" (Gunpowder anglalingve) ĉefe uzata por fari la nordafrikan tepreparadon kun mento?.
Verda teo gustumas kiel herbo.
Verdaj teoj
- Canonpulvo teo (Gunpowder), uzata por fari teo kun mento?.
- Sencha [senĉa], preparita laŭ ioma malsama japana metodo.
- Gyokuro [gjokuro]. Antaŭ la rikolto, la tearboj estas ombrigitaj por pligrandigi la kvanton de klorofilo? kaj tiel ŝangi la guston. Fama teo.
- Matcha [maĉa] estas pulvorigita teo uzata por la [japana teceremonio]?. Oni uzas altkvalitan verdan teon por fari ĝin. Precipe, Gyokuro [gjokuro] estas uzata por la pulvorigado.