Etnografio >
Etno >
Klasifiko de Etnoj > Parataja Familio
Lingvofamilio de popoloj. Dividiĝas je grupoj (1) Gelaa, (2) Kam-Suja, (3) Lia kaj (4) Taja. Totala kvanto: 70 mln. La plej multnombraj popoloj de la familio: Siamanoj, Laosanoj, Ĉuangoj, Ŝanoj. Etnogeografia distribuo de la familio estas jena (mln):
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|
Gelaa | - | - | 0.06 | - | - | - | 0.06 |
Kam-Suja | - | - | 1.80 | - | - | - | 1.80 |
Lia | - | - | 0.86 | - | - | - | 0.86 |
Taja | - | - | 66.74 | - | 0.05 | - | 66.79 |
Totalo | - | - | 69.46 | - | 0.05 | - | 69.51 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
ĈUANOJ
- Nomoj: [m] bunun; [f] Chuang; [r] ĉĵuan
- Popolo en Ĉinio (Guansi-Ĉĵuana autonima distrikto kaj provinco Junano), 16 mln (1992).
- Lingvo: ĉuana.
- Tradiciaj konfesoj, daosistoj.
LAOSANOJ
- Nomoj: [m] lao; [f] Lao; [r] laosci
- Popolo, ĉefloĝantoj de Laoso (2,95 mln). Loĝas ankau en nordo de kaj nordoriente de Tajlando (15 mln) kaj en aliaj landoj Hindoĉinio?. Totala kvanto: 18 mln (1992).
- Antropologie apartenas al sudazia transira raso.
- Lingvo: laosa.
- Kredantoj: budhistoj.
SIAMANOJ
- Nomoj: [m] khontaj, taj-nen; [f] Siamois, Khon-Thais; [r] siamci
- Popolo de taja grupo, ĉefloĝantoj de Tajlando (29,5 mln). Totala kvanto: 29,7 mln (1992).
- Apartenas al sudazia transira raso.
- Lingvo: siama.
- Kredantoj: budhistoj.
ŜANOJ
- Nomoj: [m] thai njo; [f] Shan; [r] ŝan
- Popolo de taja grupo en sudoriento de Mjanmao (2,85 mln), en Tajlando kaj Laoso. Totala kvanto: 2,93 mln (1987).
- Kredantoj: precipe budhistoj.