[Hejmen]Kaŭkazio/Priparolu

Hejmpaĝo | Kaŭkazio | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Diferencoj (de la antaŭa granda revizio) (neniuj aliaj ŝanĝoj)

Ŝanĝis: 1,28c1
Kie estas la limo inter Euxropo kaj Azio?
Cxu Norda Kauxkazio estas euxropa kaj la suda azia?
Adigeio lauxnavigile estas en Euxropo, dum Azerbajĝano enazias.

--[[Bjørn]]


Ege komplika demando !

Gxi ne havas unu difinitan respondon. Inter geografoj ekzistas 5 diversaj variajxoj, koncernantaj al la limo inter Euxropo kaj Azio.
:(1) Laux unua vidpunkto limo inter du mondpartoj koincidas al tiu de fizika-geografiaj unuoj (Kuma-Manicxa linio) kaj sekve tuta Kauxkazio situas en Azio.
:(2) Limo inter Euxropo kaj Azio trapasas lauxlonge de Granda Kauxkaza montocxeno. Cxi-tiu versio bazigxas sur diverseco en klimataj kondicxoj. Cxi-okaze Norda Kauxkazio okazas en Euxropo kaj la suda - en Azio.
:(3) Limo inter du mondpartoj trapasas laux riveroj Rioni, Kvirila kaj Mtkvari, kiuj dividas Kartvelion en du egalaj partoj. Cxi-tiu vidpunkto apartenis al Herodoto, antikva greka historiisto.
:(4) Objektive aspektas versio pri tio, ke la limo trapasas lauxlonge de Malgranda Kauxkaza montaro. En cxi-kazo norde de la limo restas Kartvelio kaj tuta Norda Kauxkazio, t.e. teritorioj kun pejzagxoj de euxropa tipo.
:(5) Limo inter Euxropo kaj Azio trapasas laux sxtata limo de iama Sovetunio. Laux cxi-tiu "pure politika" variajxo tuta Kauxkazio apartenas al Euxropo.

Kiel vi vidas, la (1) kaj la (5) estas ekstremaj kaj restaj - kompromisaj variajxoj.
Estas fakto, ke KULTUTE kaj POLITIKE ni estas euxropanoj (interalie tiel klasifikas nin cxiuj internaciaj organizoj, nur UEA trovis originalan solvon: cxe gxia hejmpagxo oni povas vidi Kartvelion en Azio, Armenion en Euxropo, Azerbajgxanon nenie.), kio tre placxas al mi, tamen laux mia opinio, GEOGRAFIE la tuta Kauxkazio apartenas al Azio.

Kio koncernas al navigiloj, cxe Rusiaj respublikoj tion faris NE mi.
Ili povas aspekti jene: Geografio > Azio > Rusio > Adigeio.
Cxe aliaj respublikoj: Geografio > Euxropo > Rusio > Karelio.

-- Avtandil ABULADZE

Nu, mi faris la navigilojn. Mi nur bezonas klaran difinon, por krei unustilecan sistemon. Cxu enordas por vi, ke mi grupigas sudan Kauxkazion sub Azio, kaj la Nordan sub Euxropo? Laux mi pli bonas ke dissxtata Kauxkazio diskontinentigxas, ol ke uralokcidenta Rusio - lando kiu jam estas unufoje fendita - situu dukontinente.
Cxu bone?

--[[Bjørn A. BOJESEN]]
[Artikoligis respondon de Avtandil kaj gxin movis al La limo inter Eŭropo kaj Azio.]

[Artikoligis respondon de Avtandil kaj ĝin movis al La limo inter Eŭropo kaj Azio.]

Hejmpaĝo | Kaŭkazio | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 12, 2002 1:24 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: