Astronomio >
Planedoj > Jupitero
- Nomo: Jupitero (Sol V)
- Alteco:142 984 km
- Pezo: 1900,0 . 1024 kg (318,0 da tero)
- Loko: la 5-a planedo,
778,33 milionoj km for de la Suno (5,20 AU).
- Tago: 35,430 ks (9h 50m 30s)
- Jaro: 374,3 Ms (11,86 terjaroj)
- Gravito: 24,9 m/s2 (2,54 da [[tergravito?]])
- Temperaturo?: 120 K (je supro de nuboj)
- Atmosfero: 90% hidrogeno, 10% heliumo, 0,07% metano
- Koloro: flava kaj ruĝa kaj blanka
- Lunoj: 16:
Metisa?,
Adrastea?,
Amaltea?,
Teba?,
Ioa?,
Eŭropa?,
Ganimedo?,
Kalistoa?,
Leda?,
Himalia?,
Lizitea?,
Elara?,
Ananke?,
Karme?,
Pazifaa?,
Sinope?
(nomtemo: la amatinoj de la dio Jupitero)
- Eltrovinto: antikvulo
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda
bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa
steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas
unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas
de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K,
sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la
Suno.
De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la
firman supraĵon. Malsimile al la Tero,
Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj
maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo
fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto,
fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la
Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed
giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon
kaj metanan glacion.
La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj
de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli
malaltaj (de la nuboj videblaj).
La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas La Granda Ruĝa Makulo,
malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12000 km x 25000 km,
la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.
Simile al Saturno, Jupitero havas
ringojn, sed ĝi estas tiel maldika kaj malluma, ke ili ne estis
malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas
pli dika kaj estas farita de glacio, kiu brilas en la sunlumo.
Jupitero havas almenaŭ 16 lunojn, plejparte nomitaj por la
amatinoj de Jupitero, la grekaromia dio. La kvar plej grandaj lunoj --
Ioa, Eŭropa, Ganimedo kaj Kalistoa -- estis malkovritaj de
Galileo kiam li celis sian teleskopon al la
noktan ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de
Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galileo
mem.
Je 16-22 julio 1994, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en
Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj
de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj
Kalistoa.
/Priparolu?