Jen estas la 1-a revisio:Diferencoj (de la 1-a revizio ĝis 1-a revizio)
(
malgranda ŝanĝo)
(La revizioj estas identaj aŭ nehaveblaj.)
Geografio > Amerik
? > Haitio
Lando en [Kariba maro]?, okcidenta parto de Dominik-insulo (la orienta parto estas Domingo).
- Landkodo: HT.
- E-nomo: Haitia Respubliko.
- Nacia nomo: Republique d'Haiti.
- Areo: 27.750 kv.km.
- Politika sistemo: militreĝima respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Rene Preval (1996).
- Ĉefurbo: Portoprinco? (720 mil).
- Loĝantaro: 7.168 mil (1995), inter ili haitianoj 99,4 %.
- Ŝtatlingvo: franca lingvo (ĝin parolas 10%-oj de la loĝantaro, precipe blankuloj; parollingvo de nigruloj estas la kreola? lingvo haitia?).
- Kredantoj: katolikoj 80%, protestantoj 16%, vuduistoj?
- Eksporto: kafo, cukero, kotono, kakao, boksitoj.
- Pokapa GNP: 250 $.
- Organizoj: UNO (1945)
- Historio: en 1804 akiris sendependecon de Francio. Dum 1915-34 estis sub kontrolo de Usono. En 1957 estis elektita prezidento [Francois DUVALLIER]?. Post lia morto la postenon okupis lia filo [Jean-Claude DUVALLIER]?, kiu estis renversita en 1986. La saman sorton havis ankaŭ sekvanta prezidento - [Jean Bertrand ARISTIDE]?.