Hodiaŭ proksimume 100.000.000 homoj parolas la germanan kiel unuan lingvon, kaj eble aliaj 28 milionoj homoj kiel duan lingvon. (World Almanac 2000) Ĝi estas la lingvo de Germanio, Aŭstrio, kaj Liĥtenŝtejno, kaj unu de la lingvoj de Svislando, Luksenburgio, kaj Belgio.
Ekzistas multaj germanaj dialektoj, sed la alta-germana saksia dialekto de Martin Lutero en ties Biblio (1534) iĝis la normo, kaj hodiaŭ preskaŭ ĉiu germano-parolanto aŭ parolas ĝin, aŭ povas paroli ĝin.
La germana estas grava lingvo de la scienco?, de la filozofio, de la literaturo, de la muziko, de la teknologio, de la industrio?, kaj de la monda komerco. Ĝi gravas en la monda kulturo.