Specimeno: La Patro Nia:
Ĉinaj vortoj en Esperanto: Vejĉio (sinonimo por Goo), teo, ŭoko?, juano (monero), Maoismo?, Konfuceanismo?, Tao, [Jino kaj Jango]?, lio (mezurunuo)
Eble, kiam la plejmolto da homoj pensas pri la ĉina lingvo, ili aludas la mandarenan lingvon. [La mandarena]? nomiĝas putonghua ("komuna parolo" ĉine.) Laŭ Ethnologue, en la jaro 1999 estis 867.000.000 parolantoj de la mandarena en Ĉinio, kaj 874.000.000, kiuj parolis la mandarenan kiel unua lingvo en la tuta mondo. Kiam oni inkludas la homoj, kiuj parolas la lingvon kiel dua lingvo, estas 1053 milionoj da mandarenparolantoj en la mondo. Tial la mandarena estas la plej parolata lingvo en la terglobo. Sed la mandarena mem havas multajn dialektojn.
La ĉina skribo havas karaktrojn?, ne alfabeton?. Oni uzas 1277 silabojn? kun la kvar tonoj, aŭ 398 ĝis 418 bazajn silabojn sen la tonoj. Tamen, oni ne ĉiam povas legi la skribaĵojn de la aliaj ĉinaj lingvoj. Pro tio, oni instruas la putonghuan skribon en la lernejoj de la tuta [[Ĉinio] kaj en Tajvan?.
Alia grava ĉina lingvo estas la kantona?, (ĉine: yue), la lingvo de Hongkongo?, Makao?, kaj la provinco de Guangdong?. Estas 52.000.000 homoj en Ĉinio, kiuj ĝin parolas, kaj 71.000.000 en la tuta mondo. Homo de Kantono? ne povas kompreni vorton de homo de Pekino (Beijing). Probable, oni aŭdas pli la kantonan ol la mandarenan en Nordameriko.
Aliaj ĉinaj lingvoj estas Wu? (regiono de Ŝanhajo) 85.000.000; Hunan? (Xiang, ĉine) 35.000.000; Hakka?, 33.000.000; Jinyu? 45,000,000; kaj Min? 35.000.000.