(plusendita de Vikipedia Babilejo - Marzo 2002)

[Hejmen]Vikipedia Babilejo - Marto 2002

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Por la nuna babilejo, iru al Vikipedia Babilejo.

Brion VIBBER: Se oni ŝanĝas artikolon dum vi skribadas en ĝi, vi ricevos mesaĝon pri "Redaktada Konflikto", kaj devas akordi viajn ŝanĝojn je la ĵus-ŝang xita versio. Almenaŭ, teorie! Mi ĵus ricevis tian konflikton kiam mi korektis kelkajn gramatikaĵojn en Teo, kaj vi ŝajne redaktadis ĝin samtempe. Viaj eraroj emas esti malakordoj de la akuzativo aŭ de la pluralo, kaj de temp' al temp' pri la ver botempoj. Ne tro gravaj, sed ja korektindaj en enciklopedio! :) Ankaŭ, mi havas etan demandon: ĉu "Ŭlong" ĝustas? Tio ŝajnas neprononcebla; ĉu vi intencis "Ŭulong"? Ĉiaokaze, bonvenon al la Vikipedio, Nicolas! Viaj artikoloj ja estas interesaj; neniam antaŭe mi aŭdis la rakonton pri Bodhi Darma kaj teo...
Nicolas STAMPF Jes, mi provis korektis kelkajn erarojn, ĉi matene :-) Pri Ŭlong... mi ne tro scias. Eble iu Ĉinano povas helpi? Kaj, fine, pri la konfliktoj, mi iel proponis ion ĉe Bezonataj Funkcioj.
[[Bjørn A. BOJESEN]]: (Mia ligilo ne funkcias, ĉar pro mia ĉiama komputil-ŝanĝo, mi ne volas registriĝi.) Jen pri eraroj nepriskribitaj de Brion:
-_Camelia Sinensis_ ne prononcatas esperant-akcente [kamelia...] (t. e. kame-lIa), sed ja [kaMElia...] -"Kulturo" estas nure hom-socia afero en la malambigua lingvo esperanto. "Kreskigado" (neologisme "Kultado") funkcius. Same "Kreskigi" (aŭ "kulti"); "kultivi" signifas "povi kreskigi". -"Hindio" estas uzata pri historia ejo. La mod ernan ŝtaton la baratanoj esperantistaj nomas _Barato_. -Ŭulong teo: Tio estas angleca kunmetmaniero. Esperante, streketo, adverbigo aŭ frazetigo devigas: Klas(-)ĉambro, klasa ĉambro, aŭ ĉambro de klaso, sed neniam "klas ĉambro". Se temas pri propra nomo, tiu devas lastestari: Estro MAO, ne MAO estro. Do, vi havas la jenajn eblojn: Ŭulong-teo, Ŭulonga teo, Teo de Ŭulong (aŭ, se temas pri propra tenomo: (la) Teo (nomata) Ŭulong). -Cheng Nung legendo, Bodhi Darma legendo -> CHENG Nung-legendo, Bodhi Darma-legendo. Denove vi anglecemas... Aldonindas, ke en Esperantio, ĉiuj nomoj familiaj kutime estas majuskligitaj. Do: CHENG Nung. ("Bodhi Darma" estas budhisma titolo, ne vera person-familia nomo, ĉu ne?)

Nun vi povas mem korektigi, kaj kompre ni! :-)

IKSA PROBLEMO!
Kiam oni tajpas c+x, tio fariĝas "ĉ". Bone.
Kiam oni tajpas c+x+x, tio fariĝas "cx", kiel en Dolĉamar?. Bone. (Sed klarigoj mankas en "kiel redakti paĝon" ktp.)
Kiam oni tajpas c+x+x+x, tio fariĝas ĉx. Bonege.
Kiam oni tajpas u+x, tio fariĝas "ŭ". Bone.
Kiam oni tajpas u+x+x, tio fariĝas "ŭ". Bone.
Kiam oni tajpas u+x+x+x, tio fariĝas "ŭx". Bone.
Kiam oni tajpas a+x, tio fariĝas "ax". Bone.
Kiam oni tajpas a+x+x tio ankaŭ fariĝas "ax". Aĉe!
Kiam oni tajpas a+x+x+x, tio nur fariĝas "axx". Fi!
Kiam oni tajpas x+x, tio nur fariĝas "x". Ho ve!

Io ŝajne farendas. Nur post "c", "g", "h", "j" kaj "s" x havu apartan efikon. --[[Bjørn]]


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 10, 2002 7:04 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: