[Hejmen]Bezonataj Funkcioj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Se vi elpensis ian novan funkcion, kiun ĝi bezonas, bonvolu priskribi tion ĉi tie kaj mi penos helpi. --Brion VIBBER


Estus pli bone se ekzistus ian "ferm-sistemon" (lock system anglalingve) kiu informigas kiam iu jam redaktas artikolon. Tiel, oni evitus samtempan redaktadon. Nicolas STAMPF
Malfacilege... Oni povas alklaku "Redaktu ĉi tiun paĝon" sed neniam konservi siajn ŝanĝojn (aŭ ne fari ajnan ŝanĝon -- mi foje uzas tiun funkcion por kopii tekston el unu artikolo al alia sen reskribi la viki-kodon). Sed ja eblus, averti ke iu ekredaktis antaŭnelonge. --Brion VIBBER
Hmm, kial ne aldoni butonon (aŭ ligon) kiu titolus "Kontrolu redaktadon" (aŭ similan). Tiu butono enmetus unuan linion kun teksto: "tiun ĉi paĝon redaktadas [Iu] je JJJJ/MM/TT-HH:MM - viŝu tiun linion se vi pensas ke estas eraro". --Nicolas STAMPF

Alia samtema ideo: kiam ja estas konflikto, eble ia okula "diff" sistemo (visual diff anglalingve) plifacilus la konfliktosolvo. Ĉu? Nicolas STAMPF

Pri tio mi tute konsentas! Mi renkontis du-tri redaktokonfliktojn ĉinokte kaj ege volas plifaciligi la procezon... Mi provos funkciigi tian en la nova viki-versio. (Vi povas ankaŭ priskribi ĉi tiajn ĉe la angla vikipedio en [Wikipedia:Feature Requests]) --Brion VIBBER


(Skribu pri ia nova funkcio ĉi tie.)

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita February 6, 2002 8:16 pm by Nicolas STAMPF (diferencoj)
Serĉu: