(plusendita de TEJO)

[Hejmen]Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

TEJO estas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. TEJO estis fondita de s-ino E. van Veenendaal-Bouwes, en Groet?, Nederlando, en 1938 kun la nomo Tutmonda Junular-Organizo. La nuna nomo estis alprenita en 1952. En 1956, TEJO iĝis la junulara sekcio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). En 1971, la financo kaj administrado de TEJO estis plene integritaj en tiujn de UEA.

TEJO estas organizo por junaj parolantoj de Esperanto. TEJO havas kaj individuajn membrojn kaj landa-asociajn membrojn. Estas pli ol 42 membraj organizoj plus ĉirkaŭ 13 landaj organizoj kun kiu TEJO havas kontakton sed kiuj ankoraŭ ne estas membroj.

TEJO organizas la Internacian Junularan Kongreson ĉiujare en malsama loko tra la mondo. La IJK estas semajndaŭra okazaĵo de koncertoj, prezentaĵoj, ekskursoj, kaj ĝenerala amuziĝo kiu allogas junuloj el la tuta mondo.

TEJO eldonas la Pasportan Servon kiu estas reto de Esperanto-parolantaj gastigantoj kiuj senpage gastigos Esperanto-parolantajn vizitantojn.

TEJO eldonas la revuon Kontakto, kiu celas komencantojn kaj junajn legantojn kaj enhavas artikolojn pri ĝeneralaj temoj kaj en facila lingvaĵo. TEJO eldonas ankaŭ TEJO Tutmonde kun novaĵoj pri junulara Esperanto-agado internacie.

TEJO organizas kelkajn junulajn seminariojn ĉiujare. Tiuj ĉi seminarioj kunigas internacian grupon de junuloj por diskuti aktualan temon. Pasintaj seminarioj havis temojn de [homaj rajtoj]?, tutglobiĝo?, lingvo-problemoj, kaj la Interreto?. La seminarioj daŭras unu semajnon kaj plej ofte enhavas trejnajn elementojn por ke partoprenantoj ne nur spertu internacian diskuton sed ankaŭ akiri novajn kapablojn.

La TTT-ejo de TEJO: http://www.tejo.org/

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 1:10 pm by cache-2.sbo.ma.webcache.rcn.net (diferencoj)
Serĉu: