[Hejmen]Arkitekturo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Arkitekturo estas arto pri konstruado de diversaj konstruaĵoj. Ĝi estas kaj arto kaj konstruada industrio. Arkitekturo havas du flankojn: praktikan (funkcian kaj teknikan) - konstruado de oportunaj kaj ekonomiaj konstruaĵoj por homa vivo kaj agado, kaj ideo-estetikan - aldono al konstruaĵo formon, kiu esprimas ĝian ideon kaj enhavon.

Arkitekturo kreiĝis en frua etapo de socia evoluo por pure praktikaj bezonoj de la homo. Por prahomo loĝejo estis nur la rimedo defendi sin kontraŭ naturfenomenoj, sed en sekvaj epokoj de civilizo ĝi jam fariĝis ĝermo de la arto. La evoluo de arkitekturo dependas de la nivelo de produktofortoj, de la progreso de scienco kaj tekniko. Arkitekturo starigas certajn problemojn kaj mem stimulas la progreson de scienco kaj tekniko - konstrua mekaniko, sanitara tekniko, akustiko, termotekniko, produktado de konstrumaterialoj, k.c.

Dum jarcentoj en la mondo kreiĝis multaj diversaj konstruaĵoj, kiuj diferencas de sia celo, idea specifikeco, konstrutekniko, stilo. Oni distingas multajn specojn de arkitekturo:

Kulta Arkitekturo:
Akldamo? - Kurgano? - Maŭzoleo? - Moskeo? - Panteono? - Piramido? - Preĝejo? - Sinagogo? - Templo?

Loĝeja Arkitekturo:
Domo? - Hotelo? - Palaco?

Socia Arkitekturo:
Aeroporto? - Cirko? - Ekspoziciejo? - Lernejo? - Ponto? - Stacidomo? - Stadiono? - Teatro?

Fortifikacia Arkitekturo:
Akropolo? - Fortikaĵo? - Kastelo? - Muro? - Turo?

Tradiciaj materialoj, kiujn uzis en konstrutekniko, estis: ligno, ŝtono, briko, en monumenta arkitekturo - marmoro, granito, betono, ankaŭ metalo. Al sekva evoluo de arkitekturo, forte influis fero-betono, invento de franca ĝardenisto G.Monier en 1849.

La rimedoj de arkitekturo, kiel artspeco, estas: kompozicio, spaco, volumo, maso, proporcio, ritmo, lumo, fakturo, dekoro. En diversaj epokoj kaj landoj ĉi-tiuj komponaĵoj havis malsamajn signifojn.

Kun arkitekturo estas ligita ankaŭ urboplanado aŭ urbokonstruado, ĝi havas multon komunan kun skulptarto kaj monumenta pentroarto. Dum historia evoluo ĝiaj stilŝtupoj plejparte kungruis kun unu al alia, kvankam malgrandaj kronologiaj intervaloj rimarkeblas.

Vidu ankaŭ arkitekturaj stiloj kaj skoloj:


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 18, 2002 4:19 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: