La velkinta gloro de la
latina lingvo, kiu estis la interlingvo de la Okcidento
? inter -100 kaj 1700, ade instigas la revon pri nova
interlingvo -- ekzemple,
Latino sen fleksio,
Interlingvao kaj
Esperanto, ĉiu estante, plejparte, lingvo
novlatina. Estis pli ol 30 tiaj lingvoj novlatinaj.
Zamenhof mem revis kiel knabo pri la restarigo de la latina kiel interlingvo. Esperanto esence estas novlatina konstruita de ruslingvano: plejparte latina laŭ vortprovizo, sed slava laŭ sintakso, ortografio kaj eĉ la signifo de vortoj.