[Hejmen]Jukonteritorio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

angle Yukon Territory [JU-kan TER-i-tor-i]---france le Yukon

La kanada teritorio de Jukonio havis loĝantaron de 28.674 en 2001, kaj areon de 483.450 km2. Okcidente estas Alasko?, norde la [Arkta Oceano]?, oriente la Nordokcidentaj Teritorioj, kaj sude Brita Kolumbio.

"Jukono" venas de indiana nomo, kaj signifas "granda rivero." Jukonteritorio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 13a de junio de 1898. La ĉefurbo de Jukonio estas Whitehorse? (19.058 en 2001). Antaŭ 1953, [Dawson City]?, (1.251 en 2001) estis la ĉefurbo.

En 1845, [Robert Campbell]? estis la unua blankulo, kiu esploris la regionon. Je la 17a de aŭgusto, 1896, [George Washington Carmack]? malkovris oron? en el [Rio Klondike]?, kaj baldaŭ 100.000 homoj alvenis al la teritorio. Dawson City fariĝis grava urbo. En 1942, la granda [Alaska Ŝoseo]? inter Fairbanks?, Alasko kaj [Dawson Creek]?, Brita Kolumbio estas konstruita. Estas 1.110 homoj en Jukonio, kiuj parolas la francan.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 6, 2002 11:39 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: