[Hejmen]Naomi Campbell

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Naomi Campbell estas perlo rara sur luksa juvelujo de veluro nigra.

- Quincy Jones

Naomi triumfas en kampo kie iu ajn magra blondulino de eŭropana sango estas favorata super virino kun strukturo de osto, brileco kaj la subtila, plurflanka kaj profunda beleco de diino.

- gtslade

Naomi CAMPBELL [nejOmi KAMbel] (1970-), la Nigra Panterino, la Venuso Nigra, brita supermodelo de Londono?, estas unu el la plej superaj supermodeloj en la mondo. En aŭgusto 1988, ŝi estis la unua nigra virino sur la kovrilo de la franca Vogue?. Post unu jaro, ŝi estis sur la kovrilo de la usona Vogue, la unua nigra modelino sur la kovrilo de iu ajn ĉefa magazino pri modo en la (pli rasisma?) Usono. En tiu tago, Naomi larmis. Poste ŝi aperis sur multaj aliaj kovriloj.

Ŝi estis eltrovita je 1985? de [Beth BOLDT]? de Elite (modela agentejo) en [Covent Garden]?, parko apud ŝia lernejo en Londono. Boldt diris, "Ŝi ĵus fosforeskis. Mi sekvis ŝin por vidi kiel ŝi movis kaj petis ĉu ŝi deziras esti modelo. Ŝi respondis, 'jes'". Naomi estis tiam nur 15-jara. Unu jaro poste ŝi estis sur la kovrilo de la brita Elle.

Ekde tiam ŝi iĝis supermodelo kaj laboris por Anne Klein, Bill Blase, Chanel, Fendi, Guess, Karl Lagerfeld, Ralph Lauren, Todd Oldham, Yves Saint Laurent, kaj precipe Gianni Versace antaŭ lia morto.

Ŝi gajnis 10,4 megadenarojn ĝis 1998. Nur kvar modeloj gajnis pli da mono.

Naomi ankaŭ celas esti aktorino, rolinte en kino kaj televido?. Ŝi "verkis" romanon pri la moda industrio, nomita Swan ("Cigno"). La eldonejo donis al ŝi resumon pri la libro tiel, ke ŝi povas paroli pri ĝi. La mono gajnita de la libro iras al la Ruĝa Kruco de Somalio. De infaneco, ŝi celis esti kantistino kaj verkis la diskon BabyWoman ("Bebovirino"). La kanto "La, La, La Love Song", kiun ŝi kantis kun la japana kantisto [Toshi Kubota]?, estis la numero unu kanto en Japanio.

Ŝi estas posedanto de la kafejo [Fashion Cafe]? ("Kafejo de Modo") en Novjorko kun supermodeloj [Elle MACPHERSON]?, [Claudia SCHIFFER]? kaj [Christy TURLINGTON]?.

Kun la [Dalai Lama]?, ŝi allogis monon por Unesko? por konstrui lernejojn por malriĉaj infanoj tra la mondon. Unu staras en Jamajko? kaj estas nomita por ŝi. Ŝi ankaŭ allogis monon kun Nelson Mandelo, estante ambasadoro por lia [Children's Fund]? (Fonduso por Infanoj). Ŝi ankaŭ helpas la organizojn amfAR? kaj [Cancer Research]?.

Nun estas eĉ pupo de Naomi. Kaj ŝi aperas en vakso en la muzeo de Tussard.

Ŝiaj viroj: Multaj. Inter aliaj:

Spite de ŝia famo kaj mono, ŝi deziras esti edzino kaj patrino.

Ŝia umbiliko estas traborita. Ŝi unufoje nudiĝis publike en Novjorka noktoklubo.

El ŝia belaspekta apero, ŝi estas la plej fiera pri siaj kruroj.

Naomi kaj Felo:

Naomi unufoje (1993-97) estis propagandisto de PETA? (Popolo por la Etika Traktado de Animaloj, kiu, inter aliaj, staras kontraŭ la portado de felo). Ŝi publike ĵuris en 1993 ne porti felon, sed PETA eksigis ŝin kiam ŝi portis felon en marto 1997. Laŭ Naomi, ŝi eksigis sin mem post tagmanĝo en Novjorko kun la redaktoro de Vogue, kiam PETA-ano aperis kaj ĵetis la kadavron de prociono en la manĝon de la redaktoro. Naomi diris, "Mi manĝas viandon, mi portas ledon. Mi ne volas esti hipokrito." Naomi nun malkaŝe portas felon.

La plej feliĉa tago de ŝia vivo estis kiam ŝi renkontis je [Nelson MANDELA]?, kiun ŝi profunde admiras kaj tenas kiel sia heroo kaj modelo. Ŝi ankaŭ admiras [Fidel CASTRO]?, la tirano de Kubo. Ŝi renkontis lin je februaro 1998 kaj donis monon al la Junaj Pioniroj de Kubo. Naomi diris, ke Castro estas "inspiro por la tuta mondo kaj homo tre inteligenta". Castro diris ke la renkontiĝo estis tre spirita kaj trovis ŝin surprize malsama en la karno.

En 1998, dum la realigado de la filmo? Prisoner of Love en Toronto, Naomi, kiu estas kolorema, frapis sian sekretarion kun telefono. La sekretario procesis kontraŭ Naomi.

Je decembro 1999 ŝi aperis nuda en Playboy?.

En 2000 ŝi lanĉis sian parfumon, kiu simple estas nomita "Naomi Campbell".

En 2001 ŝi aĉetis apartamenton en [Trump Towers]? de Novjorko por 1,6 megadenaroj. Ŝi ankaŭ havas loĝejo en Parizo, sed ĉefe loĝas en Londono?, la malamita urbo de ŝia infaneco, kie ŝi naskiĝis en malriĉa kvartalo de Londono el gepatroj jamajkanaj. Ŝia patrino, Valerie, kiu ankaŭ estas bela, estis modelo kaj dancistino; ŝia patro forlasis antaŭ la nasko.

Naomi fumas, meditas kaj legas [librojn de memhelpo]?. Ŝi ŝatas trinki teon, kokakolon kaj mineralan akvon, ŝi malŝatas kafon. Ŝi ŝatas Novjorkon, ŝi malŝatas Londonon. Ŝi ŝatas la arton de Basquiat? kaj Matisse?, la filmojn de Fellini? kaj Scorcese kaj la librojn de [Toni MORRISON]?. Ŝi malŝatas tinuson, al kiu ŝi estas alergia.

Naomi havas kvar hundojn: Milo, Dolce, Luna kaj Venus.

Faktoj:

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 19, 2002 8:51 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: