(plusendita de Machiavelli)

[Hejmen]Makiavelo

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Nikolao MAKIAVELO (1469-1527) (itale, Niccolo Machiavelli) politika filozofo de renesanca Florenco?, aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmoral e por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo de Mediĉio, nevo de papo? Leono X, sed Lorenzo estis pli interesita de hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto de politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo.

Vivo

Makiavelo estis filo de malnobla leĝisto kaj bienisto. Lia patro havis nemalgrandan bibliotekon kaj ŝatis legi: foje li gajnis ekzempleron de Livio kiel pago por indeksado. Makiavelo ankaŭ ŝatis legi kaj gajnis profundan scion pri his torio el la biblioteko.

En 1494, la Mediĉioj estis renversitaj kaj la florenca respubliko? estis starigita. En 1498, Makiavelo, malnoblulo, fariĝis la alilanda sekretario por la respubliko. Aldone al lia scio pri historio, li posedis menson tre inte ligentan kaj subtilan. Li legis homojn ne nur laŭ vorto, sed ankaŭ laŭ ago, mieno kaj motivo. Li fidis sian analizon kaj scion, ne la opinion de la multaj. Kiel sekratario li vojaĝis tra Italion kaj al Francio, Svislando kaj Germanio. Li p arolis kun reĝoj, papoj, generaloj kaj kardinaloj kaj gajnis grandan sperton pri efektiva politiko.

En 1512, la respubliko falis kaj la Mediĉioj revenis, kiuj sendis Makiavelon al malliberejo. Torturinte lin kaj ne trovinte kulpon en li, ili fine liberigis lin. Sen posteno, Makiavelo forlasis Florencon kaj iris al la bieno, kiun li heredis de lia patro, por loĝi. Tie li studis la antikvulojn kaj verkis siajn majstraĵojn: La Princo (1513) kaj la Diskursoj (1519).

...

Spite de lia konsilo al princoj, Makiavelo mem ne havis koron glacian kaj kruelan. Li estis amikema, sprita kaj grandanima. Li estis bona amiko, bona patro, bona civitano. Li iris al meso?, sed ne aŭskultis al la prediko, ĉar "mi ne praktikas tion". Li par olis kun princoj, ludis kun buĉistoj kaj muelistoj kaj vizitis publikinojn kaj astrologojn.

Makiavelo konis Leonardon. Ili amikiĝis kiam Leonardo laboris por Cezaro Borĝio.

Verko

La Princo: Tra la epokoj, saĝuloj ko nsilas la princon esti justa, prudenta, modera kaj celi la amon de sia regataro. Cicerono? estas bona ekzemplo de tia konsilo. Sed Makiavelo, kiu ĵus vidis la disfalon de la florenca respubliko en 1512 pro la justa koro de Soderini, ne volis pensi pri la princo ideala sed la princo praktika kaj efika.

La agoj de princoj kaj homoj, diris Makiavelo, ĉiam estas pelitaj de la samaj pasioj. Tial, per scio pri la agoj de granduloj lernita de li de longa sperto de la moderna kaj senĉesa legado de la antikva, Makiavelo posedis grandan praktikan scion pri la arto de regnestro, pri la ago kiu profitas la regnon, kaj pri la ago kiu malprofitas.

...

Diskursoj: Kvankam La Princo estas la plej fama el liaj libroj, la plej grava estis Discorsi sopra la prima deca di Tito Livio (1519), diskursoj pri la historio de Livio pri la roma respubliko. En la Diskursoj Makiavelo klarigas sian tutan filozofion pri historio, politiko kaj la fondo de respubliko forta kaj da ŭra. Laŭ Makiavelo, la roma respubliko estas la plej bona modelo (kvankam la de Venecio estis pli longdaŭra kaj paca)...

Historio florenca: historio de Florenco de la disfalo de la Imperio? al 1492. Verkita kaj dediĉita al papo Klemento la Sepa (Julio de Mediĉio). Per komparo al la roma respubliko, Makiavelo montras kial Florenco estas tiel malforta kaj politike malfeliĉa. En la libro, Makiavelo kritikis la Mediĉiojn per la buŝoj de iliaj malamikoj.

Makiavelo ankaŭ verkis komediojn (Mandragola, inter aliaj) kaj poezio?n. Li neniam verkis tragedion.

La lingvo kaj stilo de lia prozo estis tre bona, sed lia poezio estis meza. Li skribis en la itala (la toskana, pli precize), ne en la latina. Li regis la latinan, sed ĝenerale li skribis por Italio, ne por Eŭropo.

...

Post Morto

...


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 15, 2002 9:07 pm by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: