[Hejmen]Lingvo/Priparolu

Hejmpaĝo | Lingvo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

2002/04/02 - Ĉar la interreto havas kapablecon uzi sonajn dosierojn, mi pensas, ke estus bona havi MP3-n (aŭ similan formaton) de la specimeno por ĉiu lingvo. Kion vi ĉiuj pensas pri tio? - Scott REDD
Bonege, bonvolu fari! Vi povas alŝuti la dosierojn al la [meta][angla] vikipedioj, kaj enmetu la ligilojn en la artikolojn ĉi tie. Mi provos mem fari unu-du se mi povas funkciigu mian komputilmikrofonon. --Brion VIBBER

Certe, iu el ni ĉiuj povas fari sonan dosieron Esperante, aŭ per la multaj parolantaj naciaj lingvoj, sed Volapuko aŭ la multaj maloftaj parolantaj lingvo? -Scott REDD

Ni eltrovu aliulojn, kiuj ja parolas la lingvojn, kaj petu ilin rekordi sondosieron, ĉ'ne? --Brion VIBBER

Bone. Ni uzos nian grandegan Vikio-monaron per pagi ilin. :) -Scott REDD

La valuto de bona ago estas ege pli riĉa ol nura mono. :) Mi ĵus rekordis dosierojn por Esperanto, Interlingvao, kaj Baza Angla. Mi alŝutos ilin post mi konvertos ilin MP3en. --Brion VIBBER

Brion: La dosierojn sonas tre bonege! Via voĉo estas tre klara por tia ago. Ĉu vi volas fari anglan dosieron, ankaŭ? -Scott REDD

Mi provos... ĉu mi uzu mian denaskan usonakĉenton, aŭ la pli neŭtralan pseŭdobritan kiun mi uzis por la baza angla? --Brion VIBBER

Mi opinas, ke se vi estas denaska usonano, vi uzu denaskan akĉenton. Eĉ por la baza angla dosiero. Dankon pro via laboro! -Scott REDD

Nu, la baza angla ne estas io, kion oni instruus al usonanglalingvanoj. :) Ĉar ĝi estas brita elpensaĵo, mi preferus ke ĝi estu plimalpli "aŭtentika" tiel. Estus pli bone, se vera britanglalingvano refarus ĝin. Por la (normala) angla, mi faros usone... Aliaj akĉentoj estus bona aldono tie, ankaŭ. --Brion VIBBER

Bone. Mi konsentas kun vi. Ĉar vi ne estas denaska parolanto de baza anglo, uzi la Anglan akĉenton. Eble, eĉ, ke anglano dirus, ke usonano ne povas paroli ĝustan (normalan) anglan. :)

Hejmpaĝo | Lingvo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 4, 2002 10:34 am by Scott REDD (diferencoj)
Serĉu: