La
Hepburn sistemon de latinigado (ヘボン式,
Hebon-shiki) elpensis
usona misia kuracisto dum la [jardeko 1860]
? por transskribi la sonojn de la
Japana lingvo en la
[Latinan alfabeton]
? (japane, "Romazi
?"). Ĝi estas ofte uzata kaj en la anglalingvanaro kaj
en
Japanio, kie pluraj junuloj familiariĝis je la Latina alfabeto per la studo de la
angla lingvo, kaj tial
trovi la literumadon de la Hepburn sistemo pli kutimuma ol la oficiala Monbusyo
? normo de latinigado.
Gravaj karakteroj:
- Vokaloj estas laŭ la eŭropa normo aŭ en Esperanto, ne prononcata kiel en la angla: a, i, u, e, o
- Longaj vokaloj markiĝas per superstreko?
- La konsonantoj estas ĝenerale laŭnormaj: k/g, s/z, t/d, n, h, b, p, m, y (j), r, w (ŭ), n' (silaba n estas n' antaŭ vokaloj, kaj n antaŭ konsonantoj)
- Duopaj konsonantoj markiĝas per duopigo de la litero
- Ĉe tiuj silaboj, kiuj konstruata sisteme laŭ la japana silabaro enhavas la "malĝustan" konsonantan por la nuntempa parolata lingvo, la ortografio ŝanĝiĝas je io, kio laŭ la angla prononcmaniero pli ĝuste trafas la veran japanan sonon:
- し: si -> shi (/Si/ ŝi)
- ち: ti -> chi (/tSi/ ĉi)
- つ: tu -> tsu (/tsu/ cu)
- じ: zi -> ji (/dZi/ ĝi)
- ぢ: di -> ji (/dZi/ ĝi)
- ふ: hu -> fu (/Fu/, proksimume fu)
- Simile, oni forigas la -y- ĉe:
- しゃ, しゅ, しょ: sya, syu, syo -> sha, shu, sho
- ちゃ, ちゅ, ちょ: tya, tyu, tyo -> cha, chu, cho
- じゃ, じゅ, じょ: zya, zyu, zyo -> ja, ju, jo
- ぢゃ, ぢゅ, ぢょ: dya, dyu, dyo -> ja, ju, jo
Oftaj variaĵoj de la Hepburn sistemo emas temi pri la longaj vokaloj:
- Tōkyō: Norma, kun superstrekoj
- Tôkyô: Cirkumfleksoj anstataŭ superstrekoj
- Tokyo: Longaj vokaloj kelktempe estas tute nemarkitaj
- Tookyoo: Longaj vokaloj povas esti duopigitaj
- Toukyou: Laŭ la literumado de la hiragana? silabaro: longa o estas kutime ou, longa e kutime ei, la aliaj duobligitaj
Ĉi tiun lastan metodon oni foje nomas "wapuro" stilo, ĉar oni tiel enirigas tekston en tekstredaktilo (wāado purosessā el la angla word processor) por aŭtomata konvertado al kana? kaj kanji?.