[Hejmen]Euroscola-En-Esperanto

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Nomo: Euroscola-en-Esperanto, E-Euroscola
Regiono: Eŭropo, Eŭropa Unio (Strasburgo)
Organizantaro: Franca teamo kaj la gvidantoj de la partoprenantaj landaj grupoj
TTT-ejo: http://e.euroscola.free.fr


Ĉiujare, la Eŭropunia Parlamento organizas plurajn Euroscola-tagojn (po 8-10 tagoj en jaro). Ili konsistas el renkonto de ĉ. 600 gimnazianoj devenantaj de ĉiuj membroŝtatoj de Eŭropa Unio kaj ofte ankaŭ de kelkaj kandidatoŝtatoj. Tiuj ĉi renkontoj ebligas al tiuj junaj eŭropaj civitanoj travivi, en unu tago kaj en pluraj lingvoj, sesion de la Eŭropunia Parlamento.

Euroscola-en-Esperanto estas projekto por partopreno de internacia Esperanto-delegacio al Euroscola-tagoj. Tiun delegacion konsistigas tuteŭropaj lernejanoj, kiuj uzas Esperanton kiel komunan lingvon inter si. Iniciatite en 2000, Euroscola-en-Esperanto okazis por la unua fojo la [8-an de majo]? 2001 en la Strasburga Parlamentejo: la akcepto de Esperanto far eŭropa institucio tiam estis premiero. Sed jam nun prepariĝis la partopreno por la [19-a de marto]? kaj la [17-a de aprilo]? 2002.

En 2001 konsistigis la Esperanto-delegacion 175 junuloj el 7 landoj : Italio, Francio, Svedio, Hungario, Kroatio, Litovio kaj Rumanio. En 2002, 8 landoj estos reprezentitaj en la delegacio : Belgio, Finnlando, Francio, Italio, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovenio .

Eksteraj Ligiloj

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 11, 2002 9:54 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: