[Hejmen]La Espero

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La Espero estas la himno de la esperanta movado. L. L. Zamenhof (1859-1917) skribis la vortojn kaj Félicien Menu de Ménil komponis la muzikon.

 En la mondon venis nova sento,
   tra la mondo iras forta voko; 
 per flugiloj de facila vento
   nun de loko flugu ĝi al loko.

 Ne al glavo sangon soifanta
   ĝi la homan tiras familion: 
 al la mond' eterne militanta
   ĝi promesas sanktan harmonion.

 Sub la sankta signo de l' espero
   kolektiĝas pacaj batalantoj,
 kaj rapide kreskas la afero
   per laboro de la esperantoj.

 Forte staras muroj de miljaroj
   inter la popoloj dividitaj; 
 sed dissaltos la obstinaj baroj,
   per la sankta amo disbatitaj. 

 Sur neŭtrala lingva fundamento,
   komprenante unu la alian,
 la popoloj faros en konsento
   unu grandan rondon familian.

 Nia diligenta kolegaro
   en laboro paca ne laciĝos, 
 ĝis la bela sonĝo de l' homaro
   por eterna ben' efektiviĝos.

/Priparolu?


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 15, 2002 12:35 pm by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: