(plusendita de Cassie BERNALL 1)

[Hejmen]Cassie Bernall

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Cassie BERNALL (1981-99) [Kasi Bernal] estis kristana martiro de la Masakro de Columbine. Dum la masakro la pafmurdantoj eniris la bibliotekon kaj demandis de Cassie Bernall, "Ĉu vi kredas en Dio?" Ŝi firme respondis "Jes, mi kredas al Dio". "Kial?" estis la sekvinta demando, sed antaŭ ol ŝi povis respondi, ŝi estis mortigita tie en la biblioteko de la lernejo, la pafmurdanto ridinte. Antaŭvesperon, ŝi skribis en letero al amikino:

Honeste, mi volas vivi tute por Dio. Tio estas malfacila, timema, sed tute inda.

Antaŭ du semajnoj, al la sama amikino, ŝi skribis, pensinte ĉu ŝi iam edziniĝos, "Mi devas lerni fidi, esti fidela... kaj elekti lian volon." Kaj en libro ŝi substrekis la jenon: "Ni nur povas gajni niajn vivojn kiam ni restas fidela al la vero, kie ĉiu parto de ni, jes, ĉiu haro, estas tute sekura en la dia brakumo de nia Sinjoro. Alivorte, kiam ni vivadas vivon spiritan, ni ne devas timi ion ajn."

Cassie ne estis populara, ĉarma aŭ morale perfekta. Ŝi ofte estis egoisma, obstina kaj estis ĝenita pri ŝia pezo. Aliflanke, ŝi agis sen pretendo aŭ vanto kun koro sincera kaj mano malfermita, afero rara en ŝia lernejo. Kiel Sankta Francisko, ŝi ne celis esti amata, sed celis ami. Luktinte kontraŭ sia fiereco, ŝi sincere penis vivi sole por Dio, ne por si mem. Tamen, dum la finaj monatoj, ŝi ne jam povis senti la ĉeeston de Dio. Sed tian senton Sankta Tereza de Lisieŭ ankaŭ spertis kaj aliaj sanktuloj -- kaj eĉ Jesuo mem sur la kruco.

Ŝi konvertis je la 8-a de marto 1997 ĉe tendaro en Estes Park en Kolorado en la Rokaro. Ŝi vidis la tagon kiel sia dua naskiĝtago. Ĉe hejmo, ŝiaj gepatroj nur ŝajne ŝatis ŝiajn farojn, kaj ne amis ŝin mem. Ĉe lernejo, la studentoj nur ŝajne ŝatis ŝian personon eksteran -- afero de haro, vesto, pezo, ĉarmo -- sed ne ŝin mem. Sed en Dio ŝi trovis amon sinceran, profundan, tutan:

Ne celi la amon de homo por komforto,
sed anstataŭ la amon de Dio.

Tiu tago en la montaro ŝanĝis ŝian spiriton -- ŝi fariĝis pli milda, humila, gaja kaj libera.

Antaŭ la konverto, ŝi malamis siajn gepatrojn kun la plej malluma kaj profunda malamo. Kaj ŝi malamis sin mem, tranĉinte sin ĝis sango. Ŝi praktikis sorĉon kun siaj amikinoj, kiuj sabate oferis katojn. Ŝi volis murdi siajn gepatrojn kaj, kiam ili malkovris tion, ili sendis ŝin al kristana lernejo. Kaj poste, ĉe la tendaro, ŝi konvertis.

Cassie estis mortigita kun 11 aliaj studentoj kaj unu instruisto. El la 12 mortigitaj studentoj, 8 estis serioze kristanaj (4 katolikoj, 4 evangelianoj?). Dum la masakro, [Valeen SCHNURR]? [valin ŝnur] ankaŭ estis demandita pri ŝia kredo en Dio, kaj ankaŭ diris jes, kaj ankaŭ estis pafita, sed ŝi mirakle travivis.

Cassie estis enterigita, portinte bluĵinzon?.

Ŝi legis la Biblion ĉiutage, portinte ĝin al lernejo.

Inter aliaj, ŝi ŝatis: la teatraĵojn de Ŝekspiro (escepte de Macbeth, kiun ŝi iris al la biblioteko por legi), la poezio?n de [Emily DICKINSON]?, la fotografion de [Dorothea LANGE]?, kaj la librojn de [Johann Christoph Arnold]?, kaj la filmo?n Braveheart de [Mel GIBSON]?.

Ŝia preĝejo estis West Bowles Community Church de Littleton? (en Kolorado?, Usono).

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita March 21, 2002 8:46 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: