(plusendita de Asimovo)

[Hejmen]Isaac ASIMOV

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Isaac ASIMOV [ajzak AZimov] (1920 - 1992), la Bona Doktoro, estas usona aŭtoro de sciencfikcio? kaj sciencfakto. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por la vulgarulo, sia famo devenas de siaj noveloj kaj romanoj pri robotoj?, la serio Foundation (historio pri la estonta galaksio), kaj la novelo "Nightfall" ("Noktiĝo").

Kvankam naskiĝinte en la Rusio de Lenino, Asimov plenaĝiĝis kaj plejparte loĝis en Novjorko. En 1989 (almenaŭ) li loĝis ĉe 10 West 66th St, 33-A en Novjorko.

Lia sciencfikcio estis plejparte verkita dum la jaroj 1939-57 kaj 1982-92. Post Sputniko?, dum 1957-82, Asimov precipe skribis por popularigi sciencon. Asimov laboris kiel profesoro? de bioĥemio? ĉe la [Universitato de Boston]? 1949-58, esplorinte pri nukleacido?, sed post 1958, sole kiel aŭtoro. Asimov verkis ĉirkaŭ 500 librojn.

El liaj libroj pri scienco, la majstra verko estas Asimov's New Guide to Science (1984, "La Nova Gvidlibro al Scienco de Asimov").

La robotoj de Asimov, por vivi paceme en homa socio, devas obei tri leĝojn:

La Tri Leĝoj de Robotiko

  1. Roboto ne difektigu homon aŭ, per senagado, lasu homon difektiĝi.
  2. Roboto devas obei ordonon donita al ĝi de homo, krom se la ordono kontraŭdiras la Unuan Leĝon.
  3. Roboto devas gardi sian ekzistecon, krom se tio kontraŭas la Unuan aŭ Duan Leĝon.

    -- Manlibro de Robotiko, 56-a eldono, 2058 p.K.

La sciencfikcio de Asimov skize kaj hazarde priskribas la venontajn 23 mil jarojn da historio. La historio konsistas de tri epokoj:

  • 11584-23652 p.K. (0-12068 GE): La epoko de la Galaksia Imperio?

    • 12411: Pebble in the Sky
    • 23604: Prelude to Foundation

  • 23652-24954 p.K. (0-1302 FE): La Fondaĵo: dum la disfalo de la Galaksia Imperio, psikohistoriisto Hari Seldon semis la fondon de nova imperio? sur la planedo Terminus. Spite de liaj formuloj, historio montriĝas alie...

    • 23731-812: Foundation
    • 23847-963: Foundation and Empire
    • 23968-029: Second Foundation
    • 24150: Foundation's Edge
    • 24150: Foundation and Earth,

    ....

    /Priparolu?


  • Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
    Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
    Laste redaktita April 18, 2002 1:45 am by Stefano KALB (diferencoj)
    Serĉu: