Newspeak: La angla parolita en 1984 estas Newspeak ("Novparolo"), angla kripligita kaj malbela. La vortaro malkreskas jaron post jaro cxar la sxtato forvisxas vortojn por grade limigi la eblan penson de siaj civitanoj kaj malebligi "pensokrimon". Newspeak kaj Esperanto: eble estas satiro de la baza angla, formo de la angla kun cxirkaux 1000 vortoj, aux ecx de Esperanto mem: Newspeak ne nur estas konstruita kiel Esperanto (ekzemple, good = bona, ungood = malbona), sed Orwell mem certe sciis pri Esperanto: kiam li iris al Parizo en 1927? por viziti sian onklino kaj plibonigi sian regadon de la franca, Orwell logxis en la sama domo kiel Euxgeno Lanti. Esperanto estis la cxefa lingvo de la domo kaj, por Lanti, kiel Orwell sciigxis, Esperanto estis ne jxus lingvo, sed ankaux ideologio. Lanti montris al Orwell (se li ne vidis gxin antauxe) la ligilon inter politiko kaj lingvo.
|