Universo estas tutaĵo de ĉio, kio ekzistas. Universo estas ĉiu lumo
?,
materio kaj
energio ekzistanta en
tempo kaj spaco
?. Laŭ Paskalo
?, universo estas sfero, kies centro estas ĉie kaj cirkonferenco nenie. Ĝi estas samsignifa termino kiel "mondo
?". Oni multe disputis, ĉu la mondo estas eterna aŭ kreita.
Supozita aĝo de la universo estas 10-20 miliardoj jaroj. Oni supozas la bazteorio pri la kreiĝo de la universo - teorio de [Granda Eksplodo]? kun poioma plivastigo de la universo, kontraste al la teorio de statika universo.
Mitoj pri la origino de la universo
La homoj pleje interesiĝadis pri sakramentoj de la kreado de universo. Diversaj popoloj ĝin klarigis diversmaniere.
- Laŭ kredoj de antikvaj grekoj, komence ekzistis nur senlima kaj malhela kaoso, kiu naskis la tutan universon, inter ili senmortajn diojn. Unue aperis diino-tero - Gea. Gea naskis ĉion kio kreskas kaj vivas sur la tero. Sub la tero, ĝuste en tiu profundo, en kiu distanco foras de ni Uranos - alta ĉielo, aperis Tartaros - eterna obskuro, Eroso - viviga amo, Ereba - malhelo kaj Niktu - malhela nokto. Ereba kaj Niktu naskis lumon - Etero kaj hela tago - Hemera. Lumo disvastigis tra la Tero kaj aperis tago kaj nokto.
- Japanoj kredis ke universo estis kreita de ĝemelaj dioj Izanaki kaj Izanami. Ili longtempe kun pacienco miksadis stelpintan bastonon en kota lago. La koto iom po iom densiĝis kaj poparte komencis disfali flanken. Malgrandaj faskoj iĝis insuloj kaj grandaj - materikoj. Poste la tero kovriĝis de herboj, arboj kaj floroj.
- Sumeroj kredis ke universo An-ki estis kreita jene: komence estis nur oceano. En ĝi embriiĝis ĉielarko kaj glata tero. Ĉielarkon alpropriĝis An, dio de ĉieloj, kaj la teron - Enlil, dio de la tero. Inter ili kreiĝis atmosfero kun ĉielaj astroj: suno, luno, planedoj kaj astroj. Subtera mondo fariĝis propraĵo de Ereŝkigal.
- Hindoj tiel imagis la kreadon de universo: komence de senmova obskuro kreiĝis akvo. Ankoraŭ ne ekzistis suno, luno kaj astroj. Akvo naskis fajron. Fajra varmo naskis oran ovon, kiu dum unujarlonga tempo naĝadis en la maro. Poste ĝi dispartiĝis en du partoj kaj supra parto iĝis ĉielo, malsupra - tero. De la ovo eliris supera dio de hindoj - Brahma. Brahma dislokigis aeron inter ĉielo kaj tero, limigis teron de akvo kaj kreis tempon. Tiel kreiĝis universo.
- Nordamerikaj indianoj pensis, ke universon kreis saĝa korvo. Komence ĉie estis senlima akva spaco kaj disĵetitaj ŝtonoj. Korvo kolektadis ŝtonojn per sia beko kaj ĵetadis en la akvo. Tiel kreiĝis tero. La korvo kovris ĝin per arboj, floroj kaj herboj, ĵetis fiŝojn en akvo, birdojn kaj animalojn en la tero. Kaj laste, de la argilo faris unuajn viron kaj virinon.
- Laŭ mitoj de centramerikaj aztekoj, blankvizaĝa dio Kecalkoatl kreis universon.
- Laŭ mito de sameoj, universo estis kreita dum batalo de bono kaj malbono. Supera dio, bonkora kaj malavara Jubmel volis ke en la tero fluu laktaj riveroj, en lagoj anstataŭ akvo estu lakto, ĉiu herbo havu bongustan beron, sed malbonkora Perkel kontraŭstaris al lia volo. Pro tio universo estas tia, kian ni havas hodiaŭ. Perkel faris ĉenon kaj kaptis Jubmel, sed bonkora dio sin liberiĝis kaj nun Perkel estis kaptita. Batalo inter bono kaj malbono daŭras ĝis hodiaŭ, ĉar ankaŭ Perkel liberiĝis...
Sciencoj esplorantaj universon:
- Kosmologio? - Scienco pri la ĝeneralaj leĝoj regantaj la universon, pri ĝiaj fizikaj kaj filozofiemaj principoj.
- Kosmogonio? - Teorio, doktrino pri la origino kaj formigo de la universo.
Vidu ankaŭ:
(V): Vikiarbo > Universo
(H): Materio ~
Kampo kaj
Energio ~
Kosmo ~
Tero ~
Naturo ~
Abstrakta Mondo