[Hejmen]Energio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

La vorto devenas de greka "energeia" kaj havas signifon "ago, agado". Ĝi estas komuna kvanto de la mezuro de diversaj mov-formoj de materio. Laŭ variaj fizikaj procesoj, en fiziko oni distingas specojn de energio:

Rezulte de la ekzisto de [Energikonserva Leĝo]?, la nocio "energio" interligas ĉiujn fenomenojn de la naturo. La senco de la energikonserva leĝo estas en tio, ke energio ne aperas el nenio kaj ne malaperas nenie; ĝi povas nur transformiĝi de unu formo de energio al alia. Unu el filozofiaj doktrinoj, nome energetiko, rigardas la energion kiel fundamenton de ĉiuj naturokazaĵoj.

En pure praktika vidpunkto, energetiko? estas scienco pri la energio kaj branĉo de la ekonomiko?, kiu okupiĝas pri energetikaj rimedoj, ĝia prilaborado, transformo, transporto kaj uzo de diversaj specoj de energio.


Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Kampo kaj Energio
[M]: Radiacio? ~ Lumo? ~ Kampo


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita April 5, 2002 4:23 pm by Avtandil ABULADZE (diferencoj)
Serĉu: