La TTT komencis en marto 1989 kiel loka projekto de [Tim BERNERS-LEE]?.
ĉe CERN en Ĝenevo?. Li verkis la praversion sur NeXT komputilo? en 1990, uzante la programo?n "www", legilo negrafika. En 1991 la TTT estis disvastigita tra CERN, kaj je 15-a de januaro 1992, ĝi fariĝis publika.
En 1993, [Marc ANDREESSEN]? ĉe la Universitato de Ilinojo ĉe Urbana-Champaign, verkis Mosaic-on, la unua grafika TTT-legilo. Mosaic facilegis la uzadon de la TTT kaj tial plipopularigis la TTT-on. En 1994 Andreessen forlasis la universitaton kaj en marto fondis kun Jim CLARK la firmaon Netscape, kaj Mosaic fariĝis komerca produkto, la Netscape TTT-legilo.
En 1995, [Jim GOSLING]? kaj aliaj ĉe Sun Microsystems (en [Silicia Valo]?) eldonis Ĝavon komputilan lingvon, kiu ebligas TTT-paĝo?jn esti programita kiel komputilo.