La TTT komencis en marto 1989 kiel loka projekto de Tim BERNERS-LEE
(lia bildo supre kaj lia propono en la angla ĉi tie)
ĉe CERN en Ĝenevo. Li verkis la praversion sur NeXT komputilo? en 1990, uzante la programo?n "www", legilo negrafika. En 1991 la TTT estis disvastigita tra CERN, kaj je 15-a de januaro 1992, ĝi fariĝis publika.
En 1993, Marc ANDREESSEN ĉe la Universitato de Ilinojo ĉe Urbana-Champaign, verkis Mosaic-on, la unua grafika TTT-legilo. Mosaic facilegis la uzadon de la TTT kaj tial plipopularigis la TTT-on. En 1994 Andreessen forlasis la universitaton kaj en marto fondis kun Jim CLARK la firmaon Netscape, kaj Mosaic fariĝis komerca produkto, la Netscape TTT-legilo.
En 1995, Jim GOSLING kaj aliaj ĉe Sun Microsystems (en Silicia Valo) eldonis Ĝavon komputilan lingvon, kiu ebligas TTT-paĝo?jn esti programita kiel komputilo.