Skandinavio (norvege, svede 'Skandinavia', dane 'Skandinavien - la nomo onidire devenas de monaĥo iam misskribinta latinan nomon "Scania", pri la dan-svedia regiono Skanio): Kelkfoje uzata nur pri la Norveg-sveda duoninsulo, sed plejofte kiel kuniga nomo por Danio, Norvegio, kaj Svedio; landoj kies enloĝantaroj sentas sin gefrataj pro komuna historio, apudeco kaj eblo preskaŭ senprobleme kompreni unu la alies lingvon. Vd. ankaŭ Nordion.