Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko Jack Newfield (Village Voice, la 28-an de decembro 1967), kiam Kenedio decidis ĉu si estos kandidato kontraŭ Jonsono:
Kenedio estas korŝirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiu estas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikaj plimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke eĉ se li prenas la kandidatigon for de LBJ, la partio estos tiel fendita ke li neniam venkus en novembro. Tio estas la "Malbona Bobjo", kiu Jules Feiffer brile satirigis antaŭ kelkmonatoj. Ĝi estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se ĝi fine precipiĝas super la cetera Kenedio, kaj formortigis la alian, subteran Kenedion, niaj esperoj por li cindriĝos.
Sed ekzistas alia Kenedio. Tio estas la Kenedio kiu sonas kiel Fidelo Kastro kiam li estas kortuŝita de la vido de kamparanoj, kiuj travivas manĝante krabojn, kiuj travivas manĝante ekskrementon en Brazilo. Tiu estas la Kenedio, kiu emocie diris al la junulinoj de la Kolegio Marymount, ke Usono faras al la vjetnamanoj tion, kion la germanoj faris al la judanoj. Tio estas la Kenedio, kiu povas legi Kamuson kaj subite eltrovas, ke si jam ne kredas al mortpuno.
Se Kenedio ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de sia karaktero mortos. Li mortigos ĝin ĉiufoje li buĉas sian konsciencon kaj parolas pro Jonsono venontan aŭtunon. Ĝi mortos ĉiufoje junulo petas lin, ke se li estas tiagrade kontraŭ la vjetnama milito, kial li metas partion super principon? Ĝi mortos ĉiufoje fremdulo citas lian mem vortojn ree al li pri la valoro de kuraĝo kiel homa eco.
La plej bona eco de Kenedio estas, ke li povas esti si mem, esti aŭtentika en ĉi tiu ekzistencialista senco. Tiu estas la eco, kiun la plej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kenedio. Kaj tiu estas la eco, kiun Kenedio perdos se li ne staras nun kontraŭ Jonsonon. Li fariĝos roboto buŝe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceteraj politikistoj.
Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero. Ĉi tiu estas tempo difinita de plago kaj sezono por kuraĝo...