[Hejmen]RFK 1

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

RFK (1925-1968) (angle, Robert Fitzgerald Kennedy) estis juna frato de la usona prezidento [John KENNEDY]? (JFK?, r. 1961-63). En 1968, RFK staris kontraŭ la milito en Vjet-Namo, kiun la Usono tiam batalis, kaj tial en marto 1968, li staris kiel kandidato por prezidento kontraŭ la tiama prezidento kaj sampartiano, [Lyndon JOHNSON]? (LBJ?). En junio, RFK mem estis pafmurdita, kiel sia frato antaŭ kvin jaroj. Novembron, kvin monatoj post la morto de RFK, [Richard NIXON]? gajnis la prezidentecon.

Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko [Jack NEWFIELD]? ([Village Voice]?, la 28-an de decembro 1967), kiam RFK decidis ĉu si estos kandidato kontraŭ Jonsono:

Kennedy estas korŝirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiu estas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikaj plimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke eĉ se li prenas la kandidatigon for de LBJ, la partio estos tiel fendita ke li neniam venkus en novembro. Tio estas la "Malbona Bobjo", kiun Jules Feiffer brile satirigis antaŭ kelkmonatoj. Ĝi estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se ĝi fine precipiĝas super la alia Kennedy, kaj formortigis la alian, subteran Kennedy-on, niaj esperoj por li cindriĝos.

Sed ekzistas alia Kennedy. Tio estas la Kennedy kiu sonas kiel [Fidel CASTRO]? kiam li estas kortuŝita de la vido de kamparanoj, kiuj travivas manĝante krabojn, kiuj travivas manĝante ekskrementon en Brazilo. Tiu estas la Kennedy, kiu emocie diris al la junulinoj de la [Kolegio Marymount]?, ke Usono faras al la vjet-namanoj tion, kion la germanoj faris al la judanoj. Tio estas la Kennedy, kiu povas legi je Camus? kaj subite eltrovas, ke si jam ne kredas al mortpuno.

Se Kennedy ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de sia karaktero mortos. Li mortigos ĝin ĉiufoje li buĉas sian konsciencon kaj parolas pro Johnson venontan aŭtunon. Ĝi mortos ĉiufoje junulo petas lin, ke se li estas tiagrade kontraŭ la vjet-nama milito, kial li metas partion super principon? Ĝi mortos ĉiufoje fremdulo citas lian mem vortojn ree al li pri la valoro de kuraĝo kiel homa eco.

La plej bona eco de Kennedy estas, ke li povas esti si mem, esti aŭtentika en ĉi tiu ekzistencialista? senco. Tiu estas la eco, kiun la plej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kennedy. Kaj tiu estas la eco, kiun Kennedy perdos se li ne staras nun kontraŭ Johnson. Li fariĝos roboto buŝe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceteraj politikistoj.

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero. Ĉi tiu estas tempo difinita de plago kaj sezono por kuraĝo...


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn
Laste redaktita January 19, 2002 8:18 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: