[Hejmen]Preĝoj

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 5-a revisio:
Iuj gravaj kristanaj, precipe katolikaj, preĝoj en la latina kaj en Esperanto (la tradukoj estas miaj el la latina kaj ne estas oficialaj je iu ajn eklezio):

Pater Noster (la jarcento I)

Signum Crucis (la jarcento I)

Gloria (la jarcento II)

Gloro al Dio en la supera alto kaj sur la tero paco al homoj de bonvolo. Ni laŭdas vin, ni benas vin, ni adoras vin, ni glorigas vin, dankon ni donas al vi pro granda gloro via, Sinjoro Dio, Reĝo ĉiela, Dio la Patro ĉiopova. Sinjoro Filo solenaskita, Jesuo Kristo, Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de la Patro, kiu forprenas la pekoj de la mondo, kompatas nin; kiu forprenas la pekoj de la mondo, ricevu preĝon nian. Vi, kiu sidas al dekstre de la Patro, kompatas nin. Ĉar vi sole estas Sankta, vi sole estas la Sinjoro, vi sole la Plejaltulo, Jesuo Kristo, kun Sankta Spirito en la gloro de Dio la Patro. Amen.

Symbolum Apostolorum (la jarcento I-VI)

Mi kredas en Dio la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj la tero. Kaj en Jesuo Kristo, Filo lia sola, Sinjoro nia, kiu estis koncipita de la Spirito Sankta, naskita de Maria Virgulino, suferis sub Pontio Pilato, estis krucumita, mortis kaj estis entombigita, malsupreniris al infero?, trian tagon releviĝis el la mortintoj, supreniris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio la Patro ĉiopova, de kie li venos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas en la Spirito Sankta, sanktan Eklezion katolikan, komunion de sanktuloj, pardonon de pekoj, relevigon de karno kaj vivon eternan. Amen.

klarigo

Symbolum Nicaenum (la jarcento IV)

Mi kredas en unu Dio, la Patro ĉiopova, faranto de ĉielo kaj tero, de videbla ĉio kaj nevidebla.

Kaj en unu Sinjoro Jesuo Kristo, la Filo de Dio solenaskita, kaj de Patro naskita antaŭ ĉio epoko. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, naskita ne farita, kunsubstanca kun la Patro; per kiu ĉio farita estas. Kiu por ni homoj kaj nia savo, subiris el ĉielo. Kaj enkarnigita estas de Spirito Sankta el Maria Virga, kaj homo farita estas. Krucumite ankaŭ pro ni sub Pontio Pilato, suferis kaj entombigita estis, kaj releviĝis trian tagon, laŭ la Skriboj, kaj superiris en ĉielon, sidas dekstre de la Patro. Kaj denove venos kun gloro, por juĝi la vivantajn kaj mortintajn, de kies regno ne estos fino.

Kaj en la Spirito Sankta, Sinjoro kaj viviganto, kiu el la Patro [kaj la Filo] elvenis. Kiu kun la Patro kaj la Filo kune estas adorata kaj kunglorigata; kiu diradis per la profetoj. Kaj en unu, sankta, katolika kaj apostola Eklezio. Mi konfesas unu bapton por pardono de pekoj. Kaj atendas la releviĝon de mortintoj kaj la vivon de la venonta epoko. Amen.

Gloria Patri (la jarcento IV)

Gloro al la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiel en la komenco tiel nun kaj por ĉiam kaj eterne. Amen.

Ave Maria (la jarcento V + XV)

Saluton, Maria, grace plena, la Sinjoro estas kun vi. Benata vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de ventro via, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni, pekuloj, nun kaj en la horo de morto nia. Amen.

</em></ul>

Salve Regina (la jarcento ??)

Saluton, Reĝino, Patrino de kompato! Vivo, dolĉeco kaj espero nia, saluton. Al vi ni krias, ekzilitaj filoj de Eva. Al vi ni suspiras, ĝemante kaj plorante en ĉi tiu valo de larmoj. Ek, tial, rekomendanto nia, tiujn viajn okulojn de kompato al ni turnu. Kaj Jesuon, benitan frukton de ventro via, al ni post ĉi tiu ekzilo montru. Ho milda, ho pia, ho dolĉa Virgulino Maria! Amen

Benedic, Domine (la jarcento ??)

Antaŭ manĝo:

O Bone Jesu (la jarcento X)

Ho Bona Jesuo, liberigu nin de pekoj niaj; liberigu nin de la fajroj de Geheno; konduku en paradizon ĉiujn animojn, precipe tiujn, kiuj kompaton vian pleje bezonas.


/Priparolu

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita December 8, 2001 8:44 am by Stefano KALB (diferencoj)
Serĉu: