[Hejmen]Open Directory Project

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 3-a revisio:
Open Directory Project (ODP) signifas Projekto por Malferma Katalogo. Alia nomo ofte uzata estas DMoz por Directory Mozilla.

DMoz estas TTT-a katalogo de TTT-ejoj, redaktata libere de bonvolemuloj tra la tuta mondo, iome same kiel Vikipedio. Tiu katalogo iniciita en 1998 iĝis en 2001 la plej granda home redakita katalogo de TTT-ejoj, superante la nombron de TTT-ejoj prezentitaj de la komercema katalogo Yahoo? kiu estas delonge la plej fama home farata katalogo.

La ĉefa eniro de DMoz estas en http://dmoz.org kie oni malkovras la anglan parton.

Ekzistas ankaŭ multlingva parto kun kategorioj en 63 aliaj lingvoj: http://dmoz.org/World

La kategorio en Esperanto situas je la adreso: http://dmoz.org/World/Esperanto

Kiel uzi la katalogon
Oni povas fari serĉon tra la katalogo per du metodoj: per uzo de ŝlosil-vortoj aŭ per esploro de la diversaj kategorioj kaj subkategorioj, laŭ fakaj temoj aŭ laŭ regiona kaj loka intereso en la [regiona] parto.

Kiel partopreni en la katalogo
Ĉiuj povas facile proponi aldonon de TTT-ejo en specifa kategoria paĝo, alklakante la ligilon "Aldonu URL-on" supre de la paĝo kaj poste donante la adreson, titolon kaj mallongan priskribon.

Atentu ke ne eblas proponi TTT-ejon en la ĉefa enirpaĝo de ĉiuj lingvoj. La kialo estas instigi la vizitantojn trovi la plej adekvatan kategorion kaj ne lasi al la redaktantoj de la katalogo la laboron ordigi ĉiujn TTT-ejojn. Do trovu la plej rilatan kategorion al via TTT-ejo antaŭ proponi ĝin.

Iĝu redaktanto en DMoz
Se vi konas multajn TTT-ejojn kaj emas partopreni al la evoluo kaj ampleksigo de la katalogo vi povas fariĝi redaktanto en la katalogo. Por iĝi redaktanto, unue elektu vian plej ŝatatan temon per vizito de la diversaj kategorioj kaj alklaku "fariĝu redaktanton" supre de la paĝo kiu plej interesas vin. Tiam vi devos proponi du aŭ tri TTT-ejojn rilatajn al la paĝo, kun titolo kaj priskriboj, por montri vian kompetencon. Plie vi devos respondi al kelkaj demandetoj pri via motivo.

Atentu ke ne eblas tuj peti redakti grandan kategorion, en DMoz oni redaktas unue malgrandan kategorion antaŭ peti permeson redakti en pli granda. Se vi estas interesita, bona loko por komenci estas la kategorio pri via lando en la regiona parto. Plej multaj kategorioj pri landoj bezonas redaktanton por bone zorgi pri ili. Ne hezitu partopreni por helpi diskonigi la TTT-ejojn en Esperanto pri via lando! http://dmoz.org/World/Regiona

Eksteraj ligoj al pliaj informoj
[Detalaj informoj en Esperanto]
[Informoj anglalingve en la TTT-ejo de Dmoz]

/Priparolu


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita January 16, 2002 11:04 am by Chuck SMITH (diferencoj)
Serĉu: