[Hejmen]Nord-Irlando

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 3-a revisio:

La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa [Norda Markolo]? separas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de [Jakobo I]? de Anglio (1603- 1625), multaj Protestantaj? setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la Protestantoj festas "Oranĝan-Tagon," ĉar je la 12a de julio, 1690, en Britio, la Protestanta armeo de William de Orange venkis la Katolikan armeon de [Jakobo II]?.

En 1920, Acto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe Katolika? Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la Protestantoj kaj la Romaj Katolikoj. La Katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon.

Belfasto? (300.000) estas la ĉefurbo.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita February 22, 2002 4:33 am by Werner Moeller (diferencoj)
Serĉu: