[Hejmen]La Limo Inter Eŭropo Kaj Azio

Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Jen estas la 1-a revisio:
Inter geografoj ekzistas 5 diversaj variajˆoj, koncernantaj al la limo inter [[Eu˘ropo]] kaj Azio.

(1) Lau˘ unua vidpunkto limo inter du mondpartoj koincidas al tiu de fizika-geografiaj unuoj (Kuma-Manicˆa linio) kaj sekve tuta Kau˘kazio situas en Azio. (2) Limo inter Eu˘ropo kaj Azio trapasas lau˘longe de Granda Kau˘kaza montocˆeno. Cˆi-tiu versio bazigˆas sur diverseco en klimataj kondicˆoj. Cˆi-okaze Norda Kau˘kazio okazas en Eu˘ropo kaj la suda - en Azio. (3) Limo inter du mondpartoj trapasas lau˘ riveroj Rioni, Kvirila kaj Mtkvari, kiuj dividas Kartvelion en du egalaj partoj. Cˆi-tiu vidpunkto apartenis al Herodoto, antikva greka historiisto. (4) Objektive aspektas versio pri tio, ke la limo trapasas lau˘longe de Malgranda Kau˘kaza montaro. En cˆi-kazo norde de la limo restas Kartvelio kaj tuta Norda Kau˘kazio, t.e. teritorioj kun pejzagˆoj de eu˘ropa tipo. (5) Limo inter Eu˘ropo kaj Azio trapasas lau˘ sˆtata limo de iama Sovetunio. Lau˘ cˆi-tiu "pure politika" variajˆo tuta Kau˘kazio apartenas al Eu˘ropo.

Kiel oni vidas, la (1) kaj la (5) estas ekstremaj kaj restaj - kompromisaj variajˆoj. Estas fakto, ke KULTURE kaj POLITIKE Kaŭkazianoj estas eu˘ropanoj (interalie tiel klasifikas ilin cˆiuj internaciaj organizoj, nur UEA trovis originalan solvon: cˆe gˆia hejmpagˆo oni povas vidi Kartvelion en Azio, Armenion en Eu˘ropo, Azerbajgˆanon nenie.), tamen lau˘ la opinio de multaj, GEOGRAFIE la tuta Kau˘kazio apartenas al Azio.

Por simpligi, en la Esperanta Vikipedio oni taksis la rusiajn partojn de Kaŭkazio parto de Eŭropo, la ekster-rusiajn kiel parto de Azio.


Hejmpaĝo | Lastaj Ŝanĝoj | Preferoj | Uzu X-Sistemon
Eblas nur legi tiun ĉi paĝon | Vidu aliajn reviziojn | Vidu aktualan revizion
Redaktita April 12, 2002 1:20 am by 129.177.202.xxx (diferencoj)
Serĉu: