--[[Bjørn]]
Ĝi ne havas unu difinitan respondon. Inter geografoj ekzistas 5 diversaj variaĵoj, koncernantaj al la limo inter Eŭropo kaj Azio.
Kiel vi vidas, la (1) kaj la (5) estas ekstremaj kaj restaj - kompromisaj variaĵoj. Estas fakto, ke KULTUTE kaj POLITIKE ni estas eŭropanoj (interalie tiel klasifikas nin ĉiuj internaciaj organizoj, nur UEA trovis originalan solvon: ĉe ĝia hejmpaĝo oni povas vidi Kartvelion en Azio, Armenion en Eŭropo, Azerbajĝanon nenie.), kio tre plaĉas al mi, tamen laŭ mia opinio, GEOGRAFIE la tuta Kaŭkazio apartenas al Azio.
Kio koncernas al navigiloj, ĉe Rusiaj respublikoj tion faris NE mi. Ili povas aspekti jene: Geografio > Azio > Rusio > Adigeio. Ĉe aliaj respublikoj: Geografio > Eŭropo > Rusio > Karelio.
Nu, mi faris la navigilojn. Mi nur bezonas klaran difinon, por krei unustilecan sistemon. Ĉu enordas por vi, ke mi grupigas sudan Kaŭkazion sub Azio, kaj la Nordan sub Eŭropo? Laŭ mi pli bonas ke disŝtata Kaŭkazio diskontinentiĝas, ol ke uralokcidenta Rusio - lando kiu jam estas unufoje fendita - situu dukontinente. Ĉu bone?
--[[Bjørn A. BOJESEN]]