Jules Gabriel VERNE [
ĵül gabriel' vern] (
1828-
1905). Franca verkisto kiu estis unu el la kreintoj de la ĝenro scienca-fikcio
?.
Jules VERNE naskiĝis en Nantes, Francio. Li mortis en Amiens?.
Konforme al la deziro de sia patro la juna Jules Verne studis juron, sed samtempe verkis tekstojn por operedoj, rakontojn kaj teatraĵojn.
En 1863? li festis sian unuan grandan literaturan sukceson: La romano "Kvin Semajnoj en Aerostato" (franca "Cinq semaines en ballon") subite famigis lin.
Pliaj famaj verkoj:
- Vojaĝo al la Centro de la Tero (france Voyage au centre de la terre), 1864
- De la Tero al la Luno (france De la terre à la lune), 1865
- La Geinfanoj de Kapitano Grant (france Les enfants du capitaine Grant), 1867/1868
- Dudek Mil Trimejloj sub la Maro (france Vingt mille lieues sous les mers), 1869/1870
- Ĉirkaŭ la Luno (franca Autour de la lune), 1870
- Ĉirkaŭ la Mondo en Okdek Tagoj (france Le tour du monde en quatre-vingts jours, 1873
- La Insulo Mistera (franca L'île mystérieuse, 1874/1875
Mallonge antaŭ sia morto Jules Verne ankaŭ ekentuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto.