Atari signifas 'kapti', 'minaci', en la japana.
Ŝtono aŭ ŝtongrupo estas je atari-situacio kiam estas minacata de tuja kapto (ŝako en Ŝakludo?). Ebleco averti al kontraŭlo pri tiaj situacioj (simple dirante 'atari') estas decido difinenda antaŭ ol la ludkomenco. Estas kutimo averti pri atari-situacioj al go-lernanto.
Ekzistas go-versio nomata japane 'Atari-go'.
Nigrulo atari-as la blankan ŝtonon ĉar la nigra formacio minacas kapti la blankan ludante sur la intersekcon 'a'. Oni diras ankaŭ, ke la blanka ŝtono troviĝas je atari-a situacio.