Etnonimo sin prezentas apartan specon de historia leksiko. Ĝi estas nomo de diversaj tipoj de etnokomunumoj: nacioj, popoloj, triboj, gentoj. Etnonimojn, ilian genezon, disvastigon, funkciadon kaj strukturon pristudas scienco Etnonimiko (greke ethnos - gento, popolo, onyma - nomo). Ĝi estas parto de Onomastiko.
Inter etnonimoj oni distingas makroetnonimojn - nomoj de grandaj etnoj aŭ etnaj grupoj, foje komprenita kiel vasta komunumo de genetike malsamaj popoloj (amerikanoj, araboj, ĉinoj, rusoj) kaj mikroetnonimoj - nomoj de malgrandaj etnaj grupoj (irokezoj, peĉenegoj, k.a.).
Etnonimoj povas estis aŭtoetnonimoj - etnaj kaj tribaj memnomoj, kaj aloetnonimoj - nomoj donitaj al ili de aliaj popoloj. Ekzemple, germanoj sin nomas "Deutschen", sed aliaj tute diverse - allemand (francoj), nemec (rusoj), tedeschi (italianoj) ktp.
Memnomo de etnoj kutime klarigeblas kiel "popolo", "homo", "parolanto en iu lingvo", "siaj homoj". La sama memnomo "Deutschen" etimologie devenas de malnovgermana diot - "popolo", duitisk - "popola".
Ĝenerale etnonimoj konformas kun la loknomoj, kie loĝas etnoj. Tiu konformeco povas esti rekta, kiam landnomo devenas de etnonomoj - greko/Grekio, franco/Francio, au inversa, kiam etnonimo formiĝis el landnomo - Ukrajno/ukrajnano, Kanado/kanadano. Chi tiu vico de nomoj estas konata kiel Etnotoponimoj.
Proksimaj al etnonimoj estas nomoj de loĝantoj, kreita de diversaj loknomoj - eŭropanoj, afrikanoj, kaŭkazianoj, siberianoj. Ili estas nomata Etnoĥoronimoj.
Apartan tipon de nomoj prezentas Lingvonimoj - nomoj de lingvoj, kiuj servas al certaj etnoj kaj popoloj kaj devenas de etnonimoj, francoj/franca lingvo, vaskoj/vaska lingvo.
Jen listo de kelkaj etnoj, kies memnomoj diferencas de ĝenerale konataj nomoj aŭ havas klarigeblan signifon.
Etno | Memnomo | Signifo |
Albanoj | ŝkiptar | "ŝĉip" - "paroli kompreneble" |
Apaĉoj | ndee, dine | "popolo" |
Araukanoj | mapuĉe | "popolo de tero" |
Armenoj | haj | tribnomo antikva |
Atapaskoj | dene, na-dene | "popolo" |
Afganoj | puŝtun | - |
Afrikaneroj | buroj | "kamparano" - nederlande |
Aztekoj | asteki, nahua | - |
Balkaroj | taulu | "montarano" |
Berberoj | amazig | "homo" |
Buŝmanoj | boosjeman | "arbara homo" |
Bhotioj | bhotija | nepale "tibetano" |
Ĉeĉenoj | noĥĉij | - |
Ĉerokoj | - | "homoj de kaverno" |
Ĉinoj | ĥanĵen | - |
Delavaroj | lenape | "vera homo" |
Dunsianoj | dunsjan | "orienta vilaĝo" |
Finnoj | suomalaiset | - |
Fulboj | fulbe | "dissemitaj" |
Gaoŝanoj | gaoŝan | ĉine "montarano" |
Grekoj | elines | - |
Ĝuangoj | patrasa-ara | "vestita de folioj" |
Hotentotoj | koj-kojn | "popolo de popoloj" |
Ĥantoj | ĥante | "homo" |
Ĥazareanoj | ĥazara | perse - "mil" |
Japanoj | niĥondzin | - |
Kabardianoj | adige | nomo de metaetno |
Koptoj | - | de greka "Aigyptios" |
Koreanoj | ĉoson saram | - |
Ladinoj | ladini | de latina "latinus" |
Malajanoj | orang-melaju | "homoj el Melaju-lando" |
Maorioj | maori | "ordinara" |
Marianoj | marij | "homo" |
Nenecoj | nenec | "homo" |
Nganasanoj | nganasan | "homo" |
Norvegoj | nordmenn | "nordaj (ge)viroj" |
Papuoj | papuva | indonezie - "krispa" |
Pigmeoj | - | "pygmaios" - greke "pugno-ampleka" |
Rumanoj | roman | latine "romanus" - "romiano" |
Santaloj | ĥor | "homo" |
Singaloj | sinhala | "leona gento" |
Sindhoj | sindhu | sanskrite "Induso" (rivernomo) |
Suahiloj | vasuahili | "homoj el bordo", arabe "sahel" - "bordo" |
Tagaloj | tagailog | "loĝantaj ĉe akvo" |
Telugoj | andhra | - |
Tibetanoj | pjoba | - |
Vaskoj | euskaldunak | - |
Vedoj | vedan | tamile "ĉasisto" |