Geografio > 
Afriko > Etiopio
 
Etiopio - Jeityopia
Lando en Orienta Afriko, de kie eliras la [Nilo Blua]?. 
- Landkodo: ET. 
- E-nomo: [a] Etiopujo; [m] Abisenujo; [o] Etiopia Federacia Demokratia Respubliko. 
- Nacia nomo: Jeityopia Huzbawi Demokrasijawi Republik (am); Federative Democratic Republic of Ethiopia (en). 
- Areo: 1.221.900 kv.km. 
- Politika sistemo:  respubliko. 
- Ŝtatestro: prezidento Negasso Gidada. 
- Ĉefurbo: Adis-Abebo? (1.243 mil). 
- Loĝantaro: 56.404 mil  (1995), inter ili  39,2% amharoj, 38,0% oromoj, 7,4% tigrajoj. 
- Ŝtatlingvo: amhara? kaj angla. 
- Kredantoj: muzulmanoj 50%, kristanoj 40%, animistoj? 10%. 
- Eksporto: kafo?, ledaĵo, semoj de oleaj kreskaĵoj. 
- Pokapa GNP: 100 $.
- Organizoj: UNO (1945).
- Historio: de 330? kristana ŝtato. En 19-a jarcento dum afrika koloniado konservas sendependecon. En 1930-aj jaroj estis okupita de Italio. Ĝis 1974 ĝin regis [Hajle Selasije]?. Post tio venis periodo de militaj reĝimoj, popolaj malkontentoj kaj konfliktoj. En 1991 de la ŝtato dispartiĝis Eritreo.
- Heredaĵo: Aksuma urboruinoj, Simena nacia parko, Lalibela (enroke elĉizita) templo.