Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Ĝermana > Gota |
Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa > Ĝermana > [orienta Ĝermana]? > Gota |
La gota lingvo estis antikva ĝermana lingvo kiu floris en la 6-a jarcento post la disfalo de la [romia imperio]?, kiam la gotoj regis Hispanion, sudan Francion kaj Italion, inter aliaj. Nun mortinta, ĝi estas antikva kuzo de la moderna angla kaj germana lingvo.
La gota lingvo restas en nur deko de dokumentoj, sed tiuj estas la plej antikvaj skriboj de iu ajn ĝermana lingvo. La plej fama el la dokumentoj estas la Arĝenta Libro, luksa evangliaro.
Ĉar la gotoj estis kristanigitaj de Vulfilo?, misiisto el Konstantinopolo?, la gota estas skribita en skribo grekeca kun aldonaj runoj?, ne latina. Antaŭ la gotoj kristaniĝis, ili skribis per runoj. Pli da informo pri la gota alfabeto troviĝas ĉe [Skriboj de la Mondo].
Nomoj hispanaj kun finaĵo de -ez (ekzemple, Fernandez, Gonzalez) estas el gota origino.