La monto konsistas el pinto, fundo kaj deklivoj. Montoj dispartiĝas je altaj, mezaltaj kaj malaltaj, sed ĉi tiu indikilo varias laŭ geografiaj longitudoj kaj klimato. Altaj montoj, pro la malnova aŭ nuna glaciiĝado, pro la intensa fizika sekigo, havas dentitajn pintoj kaj nudajn abruptajn deklivojn, sed mezaj kaj malaltaj montoj havas rondformajn pintojn.
Oni distingas montojn kun alpa, altmontara, mezmontara kaj malaltmontara reliefo, flaŭro kaj faŭno. Kelkaj montoj estas tiom altaj, ke pro la malvarmo al ĝiaj deklivoj nek plantoj kreskas, nek animaloj eltenas.
Montaj ĉenoj kaj masivoj ligitaj kun unu al alia, formigas montarajn regionojn (ekz. Kaŭkazoj, Alpoj, Himalajoj), kiuj etendiĝas en centoj kaj miloj da kilometroj.
Montaraj sistemoj | Altegaj pintoj, m |
---|---|
Himalajo? | Everesto?, 8848 |
Karakorumo? | Ĉogori, 8611 |
Pamiro? | Komunisma Piko, 7495 |
Tjan-Ŝano? | Piko de Venko, 7439 |
Andoj? | Akonkagua, 6960 |
Kordiljeroj? | Mak-Kinlio, 6194 |
[Afrika Plataĵo]? | Kilimanĝaro?, 5895 |
[Aŭstraliaj Alpoj]? | Kosciusko, 5140 |
Kaŭkazo? | Elbruso?, 5042 |
Alpoj? | [Blanka Monto]?, 4807 |
8-milaj pintoj:
Monto | Alteco, m | Monto | Alteco, m |
---|---|---|---|
Everesto? | 8848 | Manaslu | 8156 |
Ĉogori | 8611 | Anapurna | 8150 |
Kanĉeĝanga | 8585 | Ananpurna | 8126 |
Lhotse | 8501 | Brud-Piko | 8126 |
Makalu | 8475 | Nanga Parbat | 8078 |
Daulagiri | 8222 | Hiden-Piko | 8068 |
Ĉo-Oju | 8189 | Ŝiŝa Pang | 8013 |