Monato estas
tempintervalo, laŭ kio oni dividas la jaron
?. La kvanto de monatoj egalas al 12 en ĉiuj kalendarsistemoj, kiu ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj. La monatnomoj laŭ
Gregoria Kalendaro same sonas en diversaj lingvoj, tamen ĉi tiuj nomoj estis donitaj de malnovaj Romianoj.
- Januaro - 31 tagoj, en Romana Republika Kalendaro – Januarius. La vorto Januaro devenas de la nomo de dio de Romianoj - Januso?. Li estis dio de la komenco kaj fino, de enirejo kaj elirejo, pordoj (Ianua latine signifas "pordo"). Li rigardis samtempe antaŭen kaj malantaŭen kaj povis vidi pasinton kaj futuron. Oni imagas lin duvizaĝa kun ŝlosilo kaj 365 fingroj.
- Februaro – kutime 28 tagoj, en superjaroj – 29, en Romana Republika Kalendaro – Februarius. La vorto Februaro signifas "purigadon de pekoj per oferdono". Tiu estis monato de purigado (de vintro) kaj prepariĝo (por printempo). Laŭ alia versio ĝi estas ligita kun la nomo Februs - dio de subtera lando.
- Marto - 31 tagoj, en Romana Republika Kalendaro – Martius. Marto aŭ Marso estis dio de milito en antikva Romo. Romianoj ĉi tiun monaton impresiĝis per ofta fulmotondro, kiu aspektis kiel ĉiela milito. En Italio marto estas monato de permanenta pluvo kaj vento kaj se aldoni fenomenojn, kaŭzitajn de kunpuŝiĝo de nebuloj, oni tre facile povas imagi detruon kaj militon.
- Aprilo - 30 tagoj, en Romana Republika Kalendaro – Aprilis. Oni supozas, ke la nomo Aprilo devenas de latina vorto aperire. Ĝi signifas "malfermon", kiu verŝajne estas ligita al apero de florburĝonoj printempe.
- Majo - 31 tagoj, en Romana Republika Kalendaro – Maius. La nomo Majo devenas de Romia diino Maja (patrino de Merkuro), kiu estis diino de riĉeco kaj fekundeco.
- Junio - 30 tagoj, en Romana Republika Kalendaro – Junius. La nomo Junio estis donita al ĉi monato honore de Romia diino Junona?, kiu estis edzino de Jupitro?.
- Julio kaj Aŭgusto – po 31 tagoj, en Romana Republika Kalendaro – Julius kaj Augustus. La nomoj Julio kaj Aŭgusto estis donitaj honore de Romanaj imperiestroj - Julio Cezaro (estis naskita en ĉi monato) kaj [Oktavio Aŭgusto]? (regis dum 63 a.K. - 14 p.K.), kiuj faris kalendarajn reformojn..
- Septembro - 30 tagoj. La nomo Septembro devenas el la latina numeralo septem, t.e. "sep". Tian ordnumeron havis ĉi monato laŭ malnova Romia kalendaro.
- Oktobro - 31 tagoj, Novembro – 30 kaj Decembro – 31. Oktobro devenas el la latina numeralo octem (oka), Novembro - novem (naŭa) kaj Decembro - decem (deka). Ordnumeroj venas de malnova Romia kalendaro.
Vidu ankaŭ:
Vikiarbo >
Universo >
Abstrakta Mondo >
Tempo >
Tempintervalo > Monato