specimeno: La Patro Nia:
Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tua voluntate es facta
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostros debitos,
sicut et nos remitte ad nostros debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.
En 1903 [Giuseppe Peano]? (1858-1932), itala logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Interlingua, sed ni nomas Latino sine Flexione -- Latino sen fleksio. La nuntempa Interlingvao estas la lingvo de Gode. La vortprovizo devenas plejparte de la latina klasika kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la de Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas nenian devigitan finaĵon, ne eĉ por la pluralo.
Peano enkondukis sian lingvon per artikolo, kiun li komence skribi en la latina klasika. Post klarigo pri la neneceso de iu finaĵo, li faligis ĝin for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu ajn finaĵo -- Latino sen fleksio.
Lia latina estas neatendite legebla:
Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de imperio? romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu.
Ĉi tiu legebleco inspiris la Interlingvaon de Gode.
Peano akceptis la vortojn de la latina klasika kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaŭ du lingvoj latinidaj. Tial li ne devis utili kuriozan ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina.
Por deveni vortojn de vortaro? de la latina klasika:
Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae -> a, -i -> -o, -us -> -u, -ei -> -e, -is -> -e. Ekzemple:
rosa, rosae -> rosa annus, anni -> anno puer, pueri -> puero casus, casus -> casu cornu, cornus -> cornu dies, diei -> die pax, pacis -> pace dens, dentis -> dente doctor, doctoris -> doctore genus, generis -> genere corpus, corporis -> corporeAdjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj ŝanĝoj: -e -> -e, -um -> -o, -is -> -e. Ekzemple:
breve -> breve nigrum -> nigro audacis -> audace
Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.
Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp., plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, ĉar ĝi devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne "skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp.
- Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte</i>
- infinitivo: amare, scribere, ire
- indikativo: ama, scribe, i
- pasinta participo: amato, scribeto, ito
- aktiva participo: amante, scribente, inte
Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu: mita, mede, nasce, ori, vol, pote.
Verboj ne havas nombron, tempon aŭ personon. Tiuj estas esprimitaj, kie necesas, per adverboj, pronomoj kaj ĉirkaŭparoloj:
- me jam ama - heri me scribe - me i ama - me es amato
Tial, anstataŭ amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama, illo ama.
....
Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la latina klasika, li retenis la vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao de Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas manko de gramatiko, nur gramatiko kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.
Nuntempe la latina de Peano estas eĉ pli morta ol la latina klasika, restante kuriozaĵo. Sed la Interlingvao de Peano inspiris Godeon kontribui sian Interlingvaon, Interlingvao kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉan finaĵojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinidoj.
/Priparolu