La eŭska lingvo (propralingve euskara; ankaŭ nomata vaska laŭ la latina nomo) estas parolata en Eŭskio, regiono de nordorienta Hispanio kaj sudokcidenta Francio. Malsimile al la plejmulto da lingvoj en Eŭropo, la eŭska ne estas hindeŭropa? lingvo, kaj nuntempe ne ekzistas konata lingvo parenca je ĝi.
Certe estas, ke la eŭska lingvo estis antaŭe parolata pli vaste; multaj nomoj de homoj en antikva Akvitanio registritaj far de la Romianoj? estas tradukeblaj per eŭska etimologio. Laŭ unu teorio, praeŭska kiel la akvitana kaj eble parencaj lingvoj estis parolataj plurloke en eŭropo antaŭ la alveno de la hindeŭropaj lingvoj.
* Etimologio? necertas, sed povas veni el Eŭska 'harroka' (laŭ [Andre CHERPILLOD]?) ** laŭ eŭski-devena franciano [Etienne DE SILHOETTE]?, iom grava politikisto dum la 18a jarcento - ĝust-eŭske Zulueta:Truarego (Zulo "truo" + -eta "multe da")
*** Eŭske: 'bizar' = barbo